maro From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tasmana Maro estas granda akvokorpo inter Aŭstralio kaj Novzelando, ĉirkaŭ 2,000 km larĝa. Ĝi etendas longe ĉirkaŭ 2,800 km el nortdo suden. Ĝi estas sudokcidenta segmento de la Suda Pacifiko. Tiu maro estis nomata laŭ la nederlanda esploristo Abel Tasman, la unua konata eŭropano kiu atingis ĝis Novzelando kaj Tasmanio. La brita esploristo Kapitano James Cook poste multe navigis tra la Tasmana Maro en la 1770-aj jaroj kiel parto de sia unua ŝipveturado esplora.
Anglalingve la Tasmana Maro estas komune kaj populare aludita kaj en Aŭstralio kaj en Novzelando kiel The Ditch (kanaleto); ekzemple, crossing the ditch (trapasi la kanaleton) signifus iron al Aŭstralio el Novzelando aŭ inverse. En Maoria, la Tasmana Maro estas nomata Te Tai-o-Rehua.[1]
La Tasmana Maro enhavas nombron de mezmaraj insularoj, tre aparte el marbordaj insuloj de aŭstraliaj kaj novzelandaj ĉefteroj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.