From Wikipedia, the free encyclopedia
Tablo estas standardmeblo de la civilizo en Okcidento (ankaŭ en Ĉinio, sed ne en Hindio nek Okcidenta Azio, Centra Azio kaj aliaj mondopartoj), kiu povas servi ĉefe por manĝado (manĝotablo) aŭ laborsurfaco (skribotablo, labortablo) sed ekzistas multaj aliaj funkcioj, eblecoj (biliardtablo).
Laŭ Francisko Azorín tablo estas Meblo, konsistanta el plataĵo sur unu aŭ pluraj piedoj.[1] Li indikas etimologion el la latina tabula (tabulo).[2]
La tablo helpas altlokigi necesajn ilojn, surfacon, por faciligi akireblecon. La kotacuo-tabulo en Japanio servas kiel varmofonto.
La plej ofta kunuzata meblo kun tablo estas la seĝo, kiu estas plej ofte lokita antaŭ la tablo por sidi sur ĝi. Ekzistas ankaŭ tabloj, kiuj uzatas ĉe staro (starpulto) tiel superfluiginte la seĝojn.
Unu tablo konsistas ĝenerale el kvar piedoj kaj unu plato. Ekzistas variantoj kun 3, 2 aŭ 1 piedoj. La minimume tripiedaj tabloj ne povas ŝanceliĝi, sendepende de la grundo. La antikvaj, renesancaj tabloj estis riĉaj je skulptaĵoj kaj ornamriĉaj piedoj, formantaj ofte bestopiedojn.
La ofta konstrumaterialo por la tabloj estas ligno, sed la tablon oni povas fari el ĉiu kongrue rigida materialo.
La aspekto kaj apero de tablo estas tre variebla.
Pliaj tipoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.