Remove ads
sporta delegacio From Wikipedia, the free encyclopedia
Taĝikiaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala taĝikia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, ekde la Vintra Olimpiko 2002 ĝis la Vintra Olimpiko 2014 per ĉiam nur unu sportisto ankaŭ la vintrajn.
Taĝikio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj Rango: #103 |
oro 1 |
arĝento 1 |
bronzo 5 |
sumo 7 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
La Nacia Olimpika Komitato de Taĝikio - taĝike Кумитаи миллии олимпии Тоҷикистон - kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 8 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Андрей Абдувалиев (Andrej Abduvalijev). Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 4 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Хуршед Касанов (Ĥurŝed Kasanov).
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 9 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Наргис Набиева (Nargis Nabieva).
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 13 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Дилшод Назаров (Dilŝod Nazarov, perse دلشاد نظروف).
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 16 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Мавзуна Чориева (Mavzuna Ĉorieva).
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 7 taĝikiaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje post 2008 estis Дилшод Назаров (Dilŝod Nazarov, perse دلشاد نظروف).
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 11 taĝikiaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Темур Раҳимов (Temur Raĥimov). Medaloj ne atingiĝis.
En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, la teamo sume atingis 3 bronzajn medalojn, kaj sekve ricevis la 79-an rangon.
En Vintraj Olimpikoj la taĝikia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Gafar Mirzojev (Гафар Мирзоев).
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Андрей Дрыгин (Andrej Drigi, origine rusa el Krasnojarsk kaj nur ekde 2001 en la taĝika teamo).
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto estis Алишер Қудратов (Alisher Qudratov, Aliŝer Kudratov).
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 1 taĝika sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis Алишер Қудратов (Alisher Qudratov).
Neniu taĝiko partoprenis en 2018 kaj 2022.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.