urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Szczawno-Zdrój (germane Bad Salzbrunn, ĝis 1935 Obersalzbrunn, 1945–1946 pole Solice-Zdrój) estas urbeto en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Wałbrzych. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 362 loĝantoj.[1] Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Waldenburg.
Szczawno-Zdrój | |||||
germane: Obersalzbrunn / Bad Salzbrunn | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Szczawna-Zdroju | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Wałbrzych | ||||
Komunumo | Szczawno-Zdrój | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1945 | ||||
Koordinatoj | 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)50.79944444444416.255 | ||||
Alto super la marnivelo | 430 m | ||||
Areo | 14,87 km² | ||||
Loĝantaro | 5362 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 364 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 58-310 | ||||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||||
Aŭtokodo | DBA | ||||
TERYT | 5020121031 | ||||
Estro | Tadeusz Wlaźlak | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 17 | ||||
Retpoŝto de estraro | burmistrz@szczawno-zdroj.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 58-310 | ||||
Telefono de estraro | 74 849-39-16 | ||||
Fakso de estraro | 74 843-56-13 | ||||
Poŝto de estraro | promocja@szczawno-zdroj.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.szczawno-zdroj.pl | ||||
La plej konataj kuracgastoj en Obersalzbrunn respektive poste en Szczawno-Zdrój:
En julio 1912 restadis ripoze surloke Ludoviko Zamenhof. Pro la centjara datreveno la Silezia Esperanto-Asocio en somero 2012 la trian fojon kontinue[2] organizis Filman Esperanto-Feriadon ĉi tie, i.a. kun Roman Dobrzyński.
La 5-an de aŭgusto 2012 oni solene malkovris memortabulon remorigantan restadon de Ludoviko Zamenhof en Szczawno-Zdrój antaŭ cent jaroj. En la tagoj 5-12-a de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój okazis Internacia Esperanto-Feriado, kiun partoprenis 60 esperantistoj el kelkaj landoj. (fotoj)
Jarŝanĝe 2013/2014 en Szczawno-Zdrój okazis la 5-a Junulara E-Semajno, la novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kun la klubo Varsovia Vento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.