Svisa nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia

Svisa nacia teamo de futbalo
Remove ads

La svisa nacia teamo de futbalo, germanlingve mallongigite Nati (IFA: [ˈnatsi][1]), estas la landa vira teamo de la Svisa Futbala Asocio. Ekde junio 2001 trejnisto de la temo estas Jakob «Köbi» Kuhn

Rapidaj faktoj Svislando, asocio ...
Remove ads

Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo. La ĝis nun plej granda sukceso estas la arĝenta medalo, do la dua loko, en la Somera Olimpiko 1924.

Inter la la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj la aŭstro Karl Rappan signife influis la svisan nacian teamon: li enkondukis la taktikan manovron "svisa barilo" (germane Schweizer Riegel) kaj prizorgis la teamon en tri mondaj futbalaj turniroj. La Futbala Mondpokalo 1954 okazis en Svislando.

Dum la 1960-aj jaroj komenciĝis erao de sensukceso, kiu daŭris preskaŭ tridek jarojn. La nacia trejnisto Roy Hodgson reproksimigis la teamon al la pintaj mondaj teamoj, kaj atingis, ke la svisa elekto kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo 1994 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996. Kun la nacia trejnisto Jakob Kuhn la teamo kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj la Futbala Mondpokalo 2006. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la svisa teamo samkiel la aŭstra aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo. De somero 2008 ĝis somero 2014, do inter la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, la germano Ottmar Hitzfeld estis la nacia trejnisto - li devenas el urbo Lörrach tutproksime de la limo inter Germanio kaj Svislando, proksime de Bazelo, kaj en sia antaŭa profesiado kiel aktiva futbalisto kaj poste futbaltrejnisto proksimume po-duone aktivis en germaniaj kaj en svislandaj teamoj.

Remove ads

Referencoj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads