From Wikipedia, the free encyclopedia
Suedoj (Suidae) estas la biologia familio al kiu apartenas porkoj. Aldone al nombraj fosiliaj specioj, ĝis dekses vivantaj specioj estas nuntempe agnoskitaj, klasitaj en inter kvar kaj ok genroj. Tiu familio inkludas la hejman porkon, Sus scrofa domesticus aŭ Sus domesticus, aldone al nombraj specioj de naturaj porkoj, kiaj la Babiruso Babyrousa babyrussa kaj la Verukapro Phacochoerus aethiopicus. Ĉiuj suedoj estas indiĝenaj de la Malnova Mondo, kun teritorioj el Azio kaj ties insuloj, al Eŭropo, kaj Afriko.
Suedoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La plej fruaj fosilioj de suedoj datas el la epoko Oligoceno de Azio, kaj ties descendantoj atingis Eŭropon dum la Mioceno.[1] Oni konas kelkajn fosiliajn speciojn kaj ili montras adaptojn al ampleksa gamo de diferencaj dietoj, el striktaj herbomanĝantoj al eblaj kadavromanĝantoj (ĉe Tetraconodon).[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.