From Wikipedia, the free encyclopedia
Stibnito, foje nomata antimonito,[1] estas sulfida mineralo kun la formulo Sb2S3. Tiu milda griza materialo kristaliĝas en la spacgrupo de la romba kristalsistemo. Ĝi estas la plej grava fonto por akiri la metaloidon antimonon.[2] La nomo devenas el la greka στίβι stibi tra la latina stibium kiel la malnova nomo por la mineralo kaj por la elemento antimono.[3][4]
Stibnito estas trovita en hidrotermaj kuŝejoj kaj estas asocia kun realgaro, orpigmento, cinabro, galeno, pirito, markasito, arsenopirito, cervantito, stibikonito, kalcito, ankerito, barito kaj kalcedono.[3]
Malgrandaj kuŝejoj de stibnito estas oftaj, sed grandaj kuŝejoj de stibnito estas raraj. Ĝi estas trovebla en Kanado, Meksiko, Peruo, Japanio, Ĉinio, Germanio, Rumanio, Italio, Francio, Anglio, Alĝerio, kaj Kalimantan, Borneo. En Usono ĝi troviĝas en Arkansaso, Idaho, Nevado, Kalifornio, kaj Alasko.
Ĝis Majo 2007, la plej granda specimeno en publika ekspozicio (1000 futoj) estas en la Usona Muzeo de Natura Historio.[5][6] La plej granda dokumentitaj unuopaj kristaloj de stibnito estis ~60×5×5 cm kaj originiĝis el diversaj lokoj de Japanio, Francio kaj Germanio.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.