Stefan Maul

germana ĵurnalisto, teologo From Wikipedia, the free encyclopedia

Stefan Maul

Stefan MAUL (naskiĝis la 25-an de septembro 1940 en Gundinci, Slavonio) - germana ĵurnalisto, teologo kaj esperantisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Stefan Maul
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1940 (1940-09-25) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto (1957)
vdr
Fermi

Kiel junulo multe aktivis en la Katolika Esperanto-movado kiel redaktoro de la katolika junulara gazeto Birdo / La Alta Flugo (organo de la junulara sekcio de IKUE, 1960-63) kaj ankaŭ kiel redaktoro de Kristana Ekumeno (1963-65), Kontakto (1966-67), Espero Katolika de IKUE (1966-71) kaj Internacia Ĵurnalisto (1991-2004)[1].

Maul estis fondinto (kune kun Torben Kehlet) kaj longe ĉefa motoro de la internacia magazino "Monato" (ĉefredaktoro de 1980 ĝis la fino de 1991 kaj de 1999 ĝis 2010).

Li estis prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA (1991-2003), prezidanto de la FAME-fondaĵo (1994-99), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007) kaj la unua direktoro de ties Lingva Konsultejo (1999-2007)[1].

De 1995 li estas docento de AIS San-Marino. Ĉion ĉi li plenumis honorofice, laborante ĝis emeritiĝo kiel politika redaktisto de germana ĵurnalo.

Verkaro

Thumb
Sinjoro Talpo (=Stefan Maul) en bildstria serio, Monato 1981
  • Stef-po-emoj
  • Germana ĵurnalisto komentas (1981 ĉe Eldona Societo de Nagoya Esperanto-Centro))
  • La Jaro 1981 (unua eldono de kalendaro, kiu poste aperis seninterrompe ĝis hodiaŭ)
  • Manlibro pri Ĵurnalismo, kune kun Judith Junger (1982 ĉe TK/Stafeto, reeldono en 1989 ĉe FEL)
  • Esperanto-Schnell-Kurs (reverko de kurso de Hans Koch; 1983 ĉe TK/Stafeto, reeldono en 1989 ĉe FEL)
  • Pri kelkaj gravaj problemoj de l' Esperanto-movado (1987 ĉe FEL)
  • Sub la signo de socia muzo, kune kun William Auld (1987 ĉe FEL)
  • Vortaj (a)ludoj (1987 ĉe FEL)
  • Falsaj amikoj - Schwierigkeiten im Wortschatz Esperanto-Deutsch (1992 ĉe Pro Esperanto)
  • Deklingva Manlibro pri Politiko, kiel editoro (1994 ĉe FEL)
  • El verva vivo ĵurnalista (aŭtobiografio) (2005 ĉe FEL)

Esperanto-gazetoj redaktitaj de Stefan Maul

  • Birdo / La Alta Flugo
  • Kristana Ekumeno
  • Kontakto
  • Espero Katolika
  • Monato
  • La Strobilo
  • Internacia Ĵurnalisto

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.