From Wikipedia, the free encyclopedia
La Srilanka spronkoko, Galloperdix bicalcarata, estas membro de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de densaj pluvarbaroj de Srilanko.
Srilanka spronkoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Srilanka spronkoko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Galloperdix bicalcarata (Forster, 1781) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas tre sekretema birdo, kaj spite ties grando estas malfacile videbla ĉar ĝi kaŝiĝas en densa subkreskaĵaro. Ofte la nura indiko de ties esto estas ties distinga kantalvoko, konsista je serioj de trisilabaj fajfoj. Kitulgala kaj Sinharaja estas lokoj kie eblas vidi tiun birdon.
Tiu spronkoko estas unu el tri specioj de birdo de la genro Galloperdix. Ĝi estas surgrunde nestumanta birdo; la ino demetas 2-5 ovojn en skrapaĵo.
La Srilanka spronkoko estas diketa, 37 cm longa birdo. Ambaŭ seksoj havas brunajn suprajn partojn, flugilojn kaj voston. Estas ruĝa vizaĝa nuda haŭtaĵo kaj blankeca gorĝo. La kruroj estas ruĝaj. Temas pri specio kun seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas skvamecan blankanigrajn subajn partojn kaj kapon. Estas ankaŭ etenda blanka punkteco en la brunaj flugiloj kaj supra dorso. La kruroj havas du longajn spronojn, kiuj nomigas la specion. La ino havas brunajn subajn partojn kaj tutbrunajn dorson kaj flugilojn.
Kiel ĉe plej parto de la familio de Fazanedoj, la Srilanka spronkoko estas surterema specio. Ĝi skrapas aktive inter mortinta foliaro de arbargrundo serĉe de semoj, falitaj fruktoj kaj insektoj.
En Srilanko, tiu birdo estas konata kiel Haban Kukula en Sinhala lingvo.[1] Tiu spronkoko aperas en poŝtmarko de Srilanko.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.