Sofia de Palatinato, germane Sophie von der Pfalz, (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1630(nun 1630-10-14), mortinta la 8-an de junio 1714), filino de Elizabeto Stuart kaj Frederiko la 5-a de Palatinato (la "vintra reĝo"), estis edzino de princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Sofia de Palatinato |
Princino de Palatinato |
|
|
Persona informo |
Sophie von der Pfalz |
Naskiĝo |
14-an de oktobro 1630 (1630-10-14) en Hago, Nederlanda Respubliko |
Morto |
8-an de junio 1714 (1714-06-08) (83-jaraĝa) en Herrenhausen, Hanovro, Hanovro, Sankta Romia Imperio |
Mortis pro |
Naturaj kialoj vd |
Mortis per |
Korinfarkto vd |
Tombo |
Leine-Kastelo, Hanovro |
Lingvoj |
germana vd |
Ŝtataneco |
Germanio vd |
|
Subskribo |
Familio |
Dinastio |
Vitelsbaĥoj (denaske) Hanovro (progeedze) |
Patro |
Frederiko la 5-a (Palatinato) |
Patrino |
Elizabeto Stuart |
Gefratoj |
Louise Hollandine of the Palatinate (en) , Elizabeto de Palatinato, Henriette Marie of the Palatinate (en) , Karolo la 1-a Ludoviko de Palatinato, Maurice of the Palatinate (en) , Roberto de Rejnlando, Philip Frederick of the Palatinate (en) , Henry Frederick, Hereditary Prince of the Palatinate (en) , Gustavus Adolphus of the Palatinate (en) , Edward, Count Palatine of Simmern (en) kaj Charlotte of the Palatinate (en) vd |
Edz(in)o |
Princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro |
Infanoj |
Georgo la 1-a, reĝo de Anglio Sofia Ĉarlota, edzino de Frederiko la 1-a de Prusio |
Parencoj |
Elizabeto Ĉarloto de Palatinato (nevino) Elizabeto Ĉarloto de Palatinato (onklino) Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio (unuaranga kuzo) Frederiko la 1-a de Prusio (nevo, bofilo) Countess Louise Juliana of Nassau (en) (avino) Frederiko la 4-a de Palatinato (avo) Frederiko la 2-a (pranepo) Countess Louise Henriette of Nassau (en) (onklino) Frederiko Henriko de Oranje-Nassau (praonklo) vd |
Profesio |
Okupo |
politikisto reganto vd |
|
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
Sofia ludas gravan rolon en la historio de Britio kaj ties tronsukcedo. Kiel filino de Elizabeto Stuart kaj nepino de Jakobo la 1-a de Anglio ŝi estis la plej proksima ne-katolika parenco de Vilhelmo la 3-a post lia sen-ida bofratino Anna Stuart. Per la leĝo Act of Settlement en 1701 ŝi kaj ŝiaj idoj estis do elektitaj kiel tronheredontoj de la brita trono. Reĝino Anna tamen vivis pli longe ol Sofia, do finfine la tronon heredis ne Sofia, sed ŝia filo Georgo la 1-a.
Sofia, ano de la dinastio Vitelsbaĥoj, fariĝis prapatrino de la dinastio Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj postaj britaj monarĥoj ĝis nun.
Sofia kaj Ernesto Aŭgusto havis ses filojn kaj unu filinon:
- 1660-1727 Georgo la 1-a, reĝo de Anglio ekde 1714.
- 1661–1690 Frederiko Aŭgusto
- 1666–1726 Maksimiliano Vilhelmo
- 1668-1705 Sofia Ĉarlota de Hanovro, edzino ekde 1684 de reĝo Frederiko la 1-a en Prusio.
- 1669–1690 Karlo Filipo
- 1671–1703 Kristiano Henriko
- 1674–1728 Ernesto Aŭgusto