Sobralo (portugallingve Sobral /sobraŭ/) estas municipo kaj urbo de Brazilo. Ĝi situas en la nordorienta regiono de Brazilo kaj en la subŝtato Cearao. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 203 023 loĝantoj sur areo de 2 122,99 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj municipoj Mucambo, Alcântaras, Cariré, Coreaú, Forquilha, Groaíras, Irauçuba, Massapê, Meruoca, Miraíma, Santa Quitéria kaj Santana do Acaraú.

Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...
Sobralo
municipo de Brazilo
urbego vd

Flago

Flago
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Nordorienta regiono
Subŝtato  Cearao
Fondita 5-a de julio 1773
Telefonkodo 88
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203 023  (2022) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo  41′ S, 40° 21′ U (mapo)-3.6855555555556-40.344166666667 [+]
Alto 70 m [+]
Areo 2 122,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Sobralo (Brazilo)
Sobralo (Brazilo)
DEC
Situo de Sobralo

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sobral (Ceará) [+]
vdr
Fermi

Ĝia nomo venas de la arbo Roupala gardneri kiu portugal-lingve nomiĝas "Sobro" (Sobro), "sobral" estas certa kvanto da "sobroj", "sobraro".

En Sobralo troviĝas kampuso de Universitato Federacia de Cearao kun ses kursoj: medicino, psikologio, ekonomiaj sciencoj, odontologio, inĝenierarto pri komputado kaj elektra inĝenierado.

La 29-an de majo 1919 okazis suna eklipso, kiu famiĝis en la historio de fiziko: Sobralo estis en la centra ombrego de la eklipso, same kiel Principeo en Santomeo kaj Principeo. Brita ekspedicio gvidata de Arthur Eddington volis observi la eklipson en ambaŭ lokoj, por pruvi - danke al eklipso - ke la gravito de la suno deflankigas lumondojn, kiel antaŭdiris la teorio de relativeco. En Ilha do Príncipe nuba vetero dum la eklipso permesis ne sufiĉe detalan observadon, nur du fotoj montris iujn stelojn. Aliflanke en Sobral la vetero estis multe pli favora, la sciencistoj sukcesis fari sep bonajn fotojn de la fenomeno, per kiuj pruviĝis la Einstein'a teorio. - Monumento antaŭ la preĝejo Igreja de Nossa Senhora do Patrocínio memorigas tiun eventon, poste konstruiĝis la Museu do Eclipse.

Literaturo

Soares, Maria Norma Maia: Onde al luz fez a curva, Universidade Estadual Vale do Acaraú, Sobral, 1999 - Scienca, amuza bildstrio pri Einstein kaj la eklipso en Sobral (en la portugala)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Thumb
la teatro São João
Thumb
la imperia palaco, nun sidejo de la urba parlamento
Thumb
la rivero Acaraú kaj la urbocentra silueto

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.