From Wikipedia, the free encyclopedia
Smriti (Smṛti) (sanskrite स्मृति, IAST: Smṛti), laŭvorte "kio estas memorita" estas korpuso de Hinduismaj tekstoj kutime atribuitaj al aŭtoro, tradicie verkitaj, kontraste kun Śruti (la Veda literaturo) konsiderata senaŭtoraj, kiuj estis transmititaj parole tra generacioj kaj fiksitaj.[1] Smriti estas derivata duaranga verko kaj estas konsiderata malpli aŭtoritata ol Sruti en Hinduismo, escepte por la Mimamsa skolo de Hindua filozofio.[2][3][4] La aŭtoritato de smriti akceptita de ortodoksaj skoloj, estas derivita el tiu de ŝruti, sur kiu ĝi estas bazita.[5][6]
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
La Smrti literaturo estas korpuso de diversaj variaj tekstoj.[2] Tiu korpuso inkludas, sed ne estas limigita al la ses Vedanga (nome helposciencoj en la Vedoj), nome eposo (la Mahabarato kaj Ramaĝano), la Darmosutroj kaj Darmoŝastroj (aŭ Smritiśāstras), la Arthasaśāstra, la Puranoj, la Kāvya aŭ poezia literaturo, etenda Bhasya (revizioj kaj komentarioj en Ŝruti kaj ne-Ŝruti tekstoj), kaj nombraj Nibandhas (digestoj) pri politiko, etiko (Nitisastra),[7] kulturo, arto kaj socio.[8][9]
Ĉiu Smriti teksto ekzistas en multaj versioj, kun multaj diferencaj interpretoj.[1] Smriti estis konsiderata flua kaj libere reverkita de iu ajn en antikva kaj mezepoka Hindua tradicio.[1][3]
La Vedoj estas konataj sub la nomo ŝruti (tio, kio estis revelaciita). La pli novaj libroj estas nomataj smriti (tio, kio estas memorigita aŭ memoro/tradicio). La literaturo ŝruti estas skribita en veda sanskrito, sed la tekstoj smriti en klasika (pli facila) sanskrito, kaj iuj eĉ en prakrito, la komuna lingvo. Ĉar alireblaj al ĉiuj la tekstoj smriti estis rapide tre populara en ĉiuj tavoloj de la hinda socio. Eĉ nuntempe la plimulto de la hindoj pli bone konas la literaturon smriti ol ŝruti.
La aro de la smriti-tekstoj estas la populara ekvivalento de la ŝruti, per la historioj de dioj kaj herooj ĝi instruas la hindan pensadon. La plej multaj tekstoj referencas al la sanktaj vedoj, ilia celo estas malkodigi kaj instrui la antikvajn mesaĝojn al la popolo. Tamen tiu literaturo ne estas malpli valora ol la ŝruti, kontraŭe ĝi estas tre riĉa kaj prezentas filozofajn dialogojn tre profundajn.
La tekstoj smriti estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.