Ŝruti, ShrutiShruthi (sanskrite श्रुति, en IAST3 Śruti, [ɕrʊtɪ] en IPA) en Sanskrito signifas "aŭdata" kun la intenco de ‘tio aŭskultita rekte el Dio’ kaj referencas al la korpuso de la plej aŭtoritataj, antikvaj religiaj tekstoj kiuj enhavas la centran kanonon de Hinduismo.[1] La Manusmriti asertas, ke Śrutistu vedo vigneyah (en Sanskrito: श्रुतिस्तु वेदो विज्ञेय:, laŭvorte signifas "sciu, ke Vedoj estas Śruti"). Tiel, ĝi inkludus la kvar Vedojn inklude de ties kvar tipojn de enmetitaj tekstoj — nome "samhita", la fruaj Upaniŝadoj, la brahmana-j, la aranjaka-j.[2][3]

Śruti estis varie priskribita kiel rivelado tra anubhava (rekta sperto),[4] aŭ de unuaranga origino konstatita de antikvaj "riŝi-oj".[1] En Hindua tradicio, ili estis referencitaj kiel apauruṣeya (ne kreitaj de homoj).[5] La Śruti tekstoj mem asertas, ke ili estis lerte kreitaj de "riŝi-oj" (saĝuloj), post ricevo de inspirita kreivo, ĝuste kiel ĉarpentisto konstruas ĉaron.[6]

Ĉiuj ses ortodoksaj skoloj de Hinduismo akceptas la aŭtoritaton de śruti,[7][8] sed multajfakuloj en tiuj skoloj malakceptas, ke la śruti estas dia.[9][10] Nāstika (heterodoksaj) filozofioj kiel la Cārvāka ne akceptis la aŭtoritaton de śruti kaj konsideris ilin malpuraj homaj verkoj.[11][12] Populara citaĵo pri la suprema aŭtoritato estas ke Śruti povas esti trovita en "Manusmriti" (Adhyaya 1, Mantro 132) nome Dharma jijñāsamānam pramāṇam paramam śrutih (en Sanskrito: धर्मं जिज्ञासमानानां प्रमाणं परमं श्रुतिः, laŭvorte "Por tiuj kiuj serĉas la sciaron de la sankta leĝo la suprema aŭtoritato estas la rivelo (Śruti )").

Śruti diferencas el aliaj fontoj de Hindua filozofio, partikulare de smṛti "kio estas memorita" aŭ teksta materialo. Tiuj verkoj etendas al multo de la historio de Hinduismo, dekomence kun la plej fruaj konataj tekstoj kaj fine kun la plej frua historia periodo kun la postaj Upaniŝadoj.[13] El śruti, nur la Upaniŝadoj estas amplekse konataj, kaj la centraj ideoj de la Upaniŝada śruti estas la spirita kerno de Hinduoj.[14][15]

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.