komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Silenen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 2251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Silenen | |
---|---|
komunumo en Svislando • vilaĝo | |
Kantono | Urio |
Distrikto | En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj |
Koordinatoj | 46° 47′ 29″ N 8° 40′ 10″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2251 |
Areo | 144,78 km² |
Alteco | 510 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6473 Silenen6474 Amsteg6475 Bristen |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
La komunumo Silenen konsistas krom el la ĉefvilaĝo Silenen mem el la vilaĝoj Amsteg kaj Bristen. Dum Silenen kaj Amsteg situas en apud la rivero Reuss en ties valo, Bristen situas kelcentmetrojn pli alte en la Maderaner-Valo, flanka valo de la Reuss-Valo. La tri vilaĝoj siaflanke konsistas el multnombraj malgrandaj setlejoj. Kun areo de 144,78 km² Silenen estas la plej granda komunumo de la kantono laŭ tereno kaj apartenas ankaŭ al la plej grandaj komunumo de tuta Svislando, tamen la plej granda parto nome 68,1% de la tereno estas dezertaj, do rokoj aŭ glaxeroj. Sur la komunuma teritorio situas la Brunni kaj la Hüfi-Glaĉero. Supre de Bristen en la Maderaner-Valo situas la Lago de Golzern, kiu atingeblas per aertelfero. La plej alta punkto de la komunumo estas la montopinto Schärhorn kun alteco de 3295 m s.m. Alia alta pinto en Silenen estas Gross Düssi kun alteco de 3256 m s.m.
La komunumo Silenen limas en nordnordokcidento al Schattdorf, en nordo al Unterschächen, en nordnordoriento al Urnerboden, kiu estas eksklavo de Spiringen, en nordoriento al Linthal (GL), en oriento al Disentis (GR), en sudo al Tujetsch (GR), en okcidento al Gurtnellen, kaj en nordokcidento al Erstfeld.
Ekde la 1990-aj jaroj en la stacidomoj de Amsteg kaj Silenen ne plu haltas pasaĝeraj trajnoj. La persontransporto funkcias per busoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj diversaj poŝtaŭtolinioj. De Bristen al la alpopaŝtejo de Golzern ekzistas aertelfero.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo al la Gotardo-Pasejo kaj la svisa aŭtovojo A2, el kiu ekzistas alveturejo en Amsteg.
La unua dokumenta mencio de Silenen datiĝas el la jaro 857 kiel Silana[1], tiu de Amsteg datiĝas el la jaro 1280 kiel Stege.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.