„ Unu el la grandaj bonaĵoj, kiujn alportis al mi Esperanto, estas, ke mi legis iujn neforgeseblajn librojn, kiujn alie mi tute ne vidus. Tia estas “Sep Fratoj’’, ĉefverko de Finna literaturo, vera klasikaĵo. Mi memoras, kun kia plezuro mi legis —antaŭ
multaj jaroj—alian Esperantan tradukon de verko de Kivi : La Botistoj.
La libro Sep Fratoj entenas interesan biografian noton pri la aŭtoro. Tio helpas la leganton kompreni kelkajn trajtojn de la verko; ekzemple, lian profundan scion de Finna folkloro, kaj la multajn Bibliajn aludojn.
Sep Fratoj ne estas libro por komencantoj, nek por legantoj lacmensaj, kiuj serĉas romanon distran, supraĵan. Por ĝui kaj
profiti de ĉi tiu libro oni devas legi malrapide, ofte halti kaj pensi. Tion farante, kun persisto kaj kompreno, oni profundiĝas en la verko, kaj lernas multe pro la homa naturo, kaj —parenteze— pri la kamparana vivo en Finnlando.
Unuavide, la historio estas stranga, eĉ frenezeta. Temas pri sep fratoj —orfoj— kiuj heredis malgrandan bienon, sed ne havas emon por farmlaboro. Ili vivas duonsovaĝe per ĉasado en la arbaro. Ili estas nekleraj, ne komprenas eĉ la alfabeton, kaj tamen parolas inter si kvazaŭ filozofoj. Ili batalas kontraŭ kvardek furiozaj bovoj, kaj page devas labori dum dek jaroj. Sed skizi la historion tiamaniere tute ne donas ĝustan ideon pri la sorĉa intereso, la profunda pensigado, kaj la universala apliko de la enhavo.
La verko estas en formo neordinara. Plejparte ĝi. konsistas el interparoloj inter la sep fratoj, en dialoga formo kiel ĉe teatraĵo. Unue, la dialogoj ŝajnis al mi nerealaj. Sed iom post iom mi komprenis, ke ne temas pri kvazaŭ radioraporta de reala ordinara konversacio, sed ke tie estas vera art-formo ; ke tra la vortoj de la sep nekleraj kamparanoj — vortoj kelkafoje pezaj, krudaj, kaj konfuzitaj — vidiĝas grandaj veroj, sociaj revoj, varmaj pasioj, profundaj rezonadoj pri justeco, pri religio,
pri eduko, kaj pri la homaro. Kaj inter tiaj probindaĵoj troviĝas interesaj lokaj fabeloj. La dialogo estas plena de humoro, de proverboj kaj trafaj popoldiroj, de aludoj Bibliaj kaj aliaj.
En interesa artikolo en Malgranda Revuo N-ro 2, 1947, Stellan Engholm certigas, ke la traduko estas fidela al la tio mi mem ne povas juĝi, sed certe mi trovis la lingvon bona, esprimoplena, klara, kaj plena de fluaj parolturnoj. La tradukintoj evidente havis malfacilan taskon, kaj bone ĝin plenumis.
Mi jam menciis la biografion de la aŭtoro. Aliaj helpoj por la leganto estas notoj pri la prononco de la Finnaj vortoj, kaj tre
utilaj klarigoj pri lokaj kutimoj, Bibliaj aludoj, k.a. Multe da zorgo kaj amo donis la tradukintoj al ĉi tiu libro. Kaj mi ne ne forgesu mencii la belajn vinjetojn de A. Nammen.
Resume : Jen valora aldono al nia tradukita literaturo. Ĉiu serioza leganto devus legi ĉi tiun majstran verkon. ” |