federala ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco la 4-an de julio, 1776 From Wikipedia, the free encyclopedia
Sendependeca tago de Usono, aludita ankaŭ kiel simple la kvara de julio en Usono, estas federacia ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco la 4-an de julio, 1776, fare de la Kontinenta Kongreso deklaranta ke dek tri britamerikaj kolonioj rigardis sin mem kiel nova nacio, nome Usono, kaj ne plu kiel parto de la Brita Imperio.[1] Sendependeca Tago estas ofte asociita kun piroteknikoj, paradoj, kradrostadoj, karnavaloj, foiroj, piknikoj, koncertoj, basbalaj ludoj, familiaj reunuigoj kaj politikaj paroladoj kaj ceremonioj, krom diversaj aliaj publikaj kaj privataj eventoj festantaj la historion, registaron kaj tradiciojn de Usono. Sendependeca Tago estas la Nacia Tago de Usono.[2][3][4]
Sendependeca tago de Usono | |
---|---|
federala ferio memorfestanta la adopton de la Deklaro de Sendependeco | |
federacia feria tago de Usono • sendependeca festotago | |
Oficiala nomo | Independence Day |
Speco | Nacia tago |
Dato | 4-a de julio |
Dum la Usona Revolucio, la laŭleĝa apartigo de la Dek tri Kolonioj de Britio okazis la 2-an de julio, 1776, kiam la Dua Kontinenta Kongreso voĉdonis aprobi rezolucion de sendependeco kiu estis proponita en junio de Richard Henry Lee de Virginio deklaranta Usonon sendependa de Britia regado.[5][6] Post voĉdoni por sendependeco, Kongreso turnis sian atenton al la Deklaro de Sendependeco, komunikaĵo klariganta ĉi tiun decidon, kiu estis preparita de Kvinopa Komitato, kun Thomas Jefferson kiel ĝia ĉefa aŭtoro. Kongreso debatis kaj reviziis la tekston de la Deklaro, fine aprobanta ĝin la 4an de julio. Unu tagon antaŭe, John Adams skribis al sia edzino Abigail:
|
La prognozo de Adams malsukcesis nur pro du tagoj. Ekde la komenco, usonanoj festis sendependecon la 4an de julio, la dato montrita sur la tre-diskonigita Deklaro de Sendependeco, prefere ol la 2a de julio, nome la daton kiam la rezolucio de sendependeco estis aprobita en ferma sesio de Kongreso.[8]
Historiistoj longe disputis ĉu Kongreso efektive subskribis la Deklaron de Sendependeco la 4-an de julio, eĉ kvankam Thomas Jefferson, John Adams kaj Benjamin Franklin poste skribis ke ili subskribis ĝin en tiu tago. Plejpartoj de historiistoj konkludis ke la Deklaro estis subskribita preskaŭ monaton post ĝia adopto, la 2an de aŭgusto 1776 kaj ne la 4an de julio kiel estas ofte kredita.[9][10][11][12][13]
Koincide, kaj John Adams kaj Thomas Jefferson, la nuraj subskribantoj de la Deklaro de Sendependeco kiuj poste servis kiel prezidantoj de Usono, mortiĝis la saman tagon: nome 4-a de julio, 1826, kiu estis la 50a datreveno de la Deklaro. Kvankam ne subskribanto de la Deklaro de Sendependeco, sed alia fondopatro kiu fariĝis prezidanto, nome James Monroe, mortiĝis ankaŭ la 4-an de julio, 1831, kaj tiel fariĝanta la tria prezidanto kiu mortiĝis dum la ferio. Calvin Coolidge, la 30-a Prezidanto, naskiĝis la 4-an de julio, 1872 kaj, do ege, estas la nura Usona Prezidanto kiu naskiĝis sur la Sendependeca Tago.
Sendependeca Tago estas nacia ferio markita de patriotaj montriĝoj. Simila al alia somer-temaj eventoj, festoj de Sendependeca Tago ofte okazas subĉiele. Sendependeca Tago estas federala ferio, do ĉiuj ne-necesaj federalaj institucioj (kiel la poŝta servo kaj federalaj tribunaloj) estas fermitaj tiun tagon. Multaj politikistoj faras ĝin punkto por ke dum tiu tago aperas ĉe publika evento laŭdi la heredaĵon de la nacio, leĝoj, historio, socio kaj homoj.
Familioj ofte festas Sendependecan Tagon per gastiganta aŭ ĉeestanta pikniko aŭ kradrostado kaj utiligas la tagon en kelkaj jaroj, kolektiĝas kun parencoj dum longa semajnfino. Ornamadoj (ekz., lianoj, balonoj kaj vestaĵo) estas ĝenerale koloritaj ruĝece, blanke kaj blue, nome la koloroj de la usona flago. Paradoj ofte okazas matene, dum piroteknikaj montriĝoj okazas en la vespero ĉe tiaj lokoj kiel parkoj, foiroj aŭ urbaj placoj.
La nokto antaŭ la Kvara unufoje okazas la fokusa punkto de festoj, markita de bruaj renkontiĝoj ofte inkluzivante ĝojfajrojn kiel ilia ĉefornamaĵo. En Nova Anglio, urboj konkurencis konstrui altegiĝantajn piramidojn, kunmetitajn de bareloj. Ili estis lumigitaj noktomeze. La plej alta estis en Salem, Masaĉuseco, sur Gallows Monteto, la fama ejo de la ekzekuto de 13 virinoj kaj 6 viroj pro sorĉado en 1692 dum la Salemaj sorĉistinaj elprovoj, kie la tradicio de ĝojfajroj en festo daŭris, kunmetita de tiom multaj kiom kvardek vicoj de bareloj; ĉi tiu estas la plej alta ĝojfajro iam ajn registrita. La kutimo viglita en la 19a kaj 20a jarcentoj estas ankoraŭ praktikadita en kelkaj Novaj Angliaj urboj.[19]
Sendependecatagaj piroteknikoj estas ofte akompanataj de patriotaj kantoj kiel la nacia himno "The Star-Spangled Banner", "God Bless America", "America the Beautiful", "My Country", "Tis of Thee", "This Land Is Your Land", "Stars and Stripes Forever", kaj, regionaj, "Yankee Doodle" en nordorientaj ŝtatoj kaj "Dixie" en sudaj ŝtatoj. Kelkaj de la kantotekstoj derivas el bildoj de la Revolucia Milito aŭ la Milito de 1812.
Piroteknikaj spektakloj estas tenitaj en multaj ŝtatoj kaj multaj piroteknikoj estas venditaj por propra uzo aŭ kiel alternativa al publika rezulto. Sekurecaj koncernoj kondukis kelkajn ŝtatojn malpermesi piroteknikojn aŭ limigi la grandecojn kaj tipojn permesitajn. Krom sekureco koncernas ke lokaj kaj regionaj veterkondiĉoj povas postuli ĉu la vendo aŭ uzo de piroteknikoj en areo estos permesita. Iuj lokaj aŭ regionaj piroteknikaj vendoj povas esti limigitaj aŭ malpermesitaj pro tro seka vetero, senpluvecaj kondiĉoj aŭ aliaj specifaj koncernoj. La publiko povas ricevi malpermeson por aĉetado aŭ eligado de piroteknikoj, sed profesiaj montriĝoj (kiel povas esti trovitaj ĉe sportaj eventoj) povas ankoraŭ certigi ke certaj sekurecaj antaŭrimedoj estu prenitaj. Kontraŭleĝa trafiko translokigas multajn piroteknikojn de malpli restriktaj ŝtatoj.
Saluto de unu pafilo por ĉiu ŝtato en Usono, nomita "saluto al la unio", estas pafadita dum Sendependeca Tago ĉe tagmezo de ajna kapabla militista bazo.[20]
En 2009, Novjorko havis la grandan piroteknikan montriĝon en la lando, kun super 22 tunoj de pirotekniko eksploditaj. Aliaj gravaj montriĝoj okazas en Ĉikago sur Lago Miĉigano; en San Diego super Misia Golfeto; en Bostono super la Charles Rivero; en Sankta Luiso super la Misisipa Rivero; en San Francisco super la Sanfranciska Golfeto; kaj super la National Mall en Vaŝingtono, D.C.
Dum la ĉiujara Windsor-Detroit Internacia Libereca Festo, Detroit, Miĉigano gastiĝas unu el plej grandaj piroteknikaj montriĝoj de la mondo, super la Detroit Rivero, por festi Sendependecan Tagon kune kun Windsor, la festo de Ontario de Kanada Tago.
La unua semajno de julio estas tipe unu el la plej okupataj usonaj veturperiodoj de la jaro, ĉar multaj homoj utiligas la ferion por plilongigi feriajn vizitojn.[21]
Filipinoj festas 4-an de julio kiel sia Respublika Tago por memorfesti tiun tagon en 1946 kiam ĝi ĉesis esti usona teritorio kaj Usono oficiale agnoskis filipinan sendependecon.[30] 4-a de julio estis intence elektita de Usono ĉar ĝi respondas al sia Sendependeca Tago kaj ĉi tiu tago estis observita en Filipinoj kiel Sendependeca Tago ĝis 1962. En 1964, la nomo de la ferio estis ŝanĝita al Respublika Tago. En Ruando, 4-a de julio estas oficiala ferio konata kiel Liberiga Tago, memorfestanta la finon de la Ruanda Genocido de 1994 en kiu ankaŭ la Usona registaro partoprenis. Nacia parko en Danio estas konata kiel tenanta la plej grandan feston de la 4-a de julio ekstere de Usono.[31]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.