Independence Day

From Wikipedia, the free encyclopedia

Independence Day (Sendependeca tago, konata ankaŭ kiel ID4) estas usona sciencfikcia agfilmo de 1996 reĝisorita kaj kunverkita de Roland Emmerich. La filmo aperigas geaktoraron kiu inkludas Will Smith, Bill Pullman, Jeff Goldblum, Mary McDonnell, Judd Hirsch, Margaret Colin, Randy Quaid, Robert Loggia, James Rebhorn, Harvey Fierstein, Vivica A. Fox kaj Harry Connick Jr. La filmo fokusas al diversaj grupoj de personoj kiuj kuniĝas en la Nevada Dezerto tuj post la tutmonda atako fare de eksterteranoj de nekonata deveno. Kun aliaj homoj de la mondo, ili lanĉas kontraŭatakon la 4an de julio — nome Sendependeca tago de Usono.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Independence Day
Oskar-premiito
filmo
Originala titolo Independence Day, Independence day – Maailmojen sota
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 okt. 1996, 19 sep. 1996, 2 okt. 1996, 1996
Ĝenro adventure science fiction, suspensa filmo, invado far eksterteruloj, katastrofa filmo, sciencfikcia filmo, aventura filmo, agfilmo
Kameraado Karl Walter Lindenlaub
Reĝisoro(j) Roland Emmerich
Produktisto(j) Dean Devlin  Roland Emmerich
Scenaro Roland Emmerich  Dean Devlin
Filmita en Islando  Nov-Jorko  Nov-Ĵerzejo  Los-Anĝeleso  Nov-Meksiko  Picburgo  Koloradio  Utaho  Bonneville Salt Flats  Wendover Airport  Rejkjaviko  Nacia Radia Astronomia Observatorio  Colorado Springs
Loko de rakonto Nov-Jorko Vaŝingtono Los-Anĝeleso Kalifornio Hustono
Muziko de David Arnold
Rolantoj Will Smith  Jeff Goldblum  Mary McDonnell  Vivica A. Fox  Margaret Colin  Harry Connick  Bill Pullman  Randy Quaid  Robert Loggia  Judd Hirsch  James Rebhorn  Adam Baldwin  Harvey Fierstein  Brent Spiner  James Duval  Lisa Jakub  Giuseppe Andrews  Ross Bagley  Mae Whitman  Levan Uchaneishvili  Andrew Keegan  Bill Smitrovich  Jay Acovone  Kiersten Warren  Robert Pine  Jim Piddock  Nectar Rose  Dan Lauria  Thom Barry  Dean Devlin  Frank Novak  Jerry Dunphy  Sayed Badreya  Tracey Walter  Richard Speight Jr.  Leland Orser  Steve Giannelli  Derek Webster  Jessika Cardinahl  Wendy L. Walsh  Tadao Tomomatsu  Sharon Tay  Ron Pitts  Randy Oglesby  Pat Skipper  Erick Avari  Morton Kondracke  Mark Thompson  Mark Fite  Volker Engel  David Pressman  John Bradley  Jack Germond  Fred Barnes  George Putnam  Ernie Anastos  Eleanor Clift  Christine Devine  Carlos Lacámara  Bobby Hosea  Bob Friend  Joyce Cohen  Daren Dochterman  Lyman Ward  Julie Moran  Wayne Wilderson  Tim Kelleher  Malcolm Danare  Jeffrey Gold  John Bennett Perry  Frank Welker  Jana Marie Hupp  Barry Nolan  Raphael Sbarge  Devon Gummersall  Thomas F. Duffy  Kimberly Beck  Greg Collins  Rance Howard  Kristof Konrad  Peter J. Lucas  John Capodice  Kevin Cooney  John McLaughlin  Jeff Phillips  Anthony Crivello
Produktinta firmao Centropolis Entertainment 
20th Century Studios
Honorigoj Amanda Award for Best Foreign Feature Film MTV Movie Award for Best Kiss Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro Saturn Award for Best Director Satellite Award for Best Editing Kids' Choice Award for Favorite Movie Satellite Award for Best Visual Effects Saturn Award for Best Science Fiction Film
IMDb
vdr
Fermi

Dum promocio de la filmo Stargate en Eŭropo, Emmerich venis al la ideo por la filmo respondante al demando pri sia propra kredo en la ekzisto de ekstertera vivulantaro. Li kaj Dean Devlin decidis cerbumi pri grand-skala atako, rimarkinte ke eksterteranoj en plej invadofilmoj veturas longdistance en la kosmo por nur resti kaŝite atinginte la Teron. La filmado ekis en julio 1995 en Novjorko, kaj la filmo estis oficiale kompletigita la 20an de junio 1996.

Nuntempe la filmo estas konsiderata grava turnopunkto en la historio de holivudaj furoraĵoj; Independence Day estis en la fronto de filmoj de grandskalaj katastrofoj kaj de reapero de sciencfikcio meze de la 1990-aj jaroj. La filmo estis publikigita tutmonde la 3an de julio 1996, sed jam ekmontriĝis la 2an de julio (nome la sama tagon kiam ekas la filma historio) en limigita publikigo kiel rezulto de altnivela antaŭintereso inter kinfanatikuloj. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn kaj enspezigis ĉirkaŭ 817.4 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde,[1] iĝante la plej enspeziga filmo de 1996 kaj la dua plej enspeziga iama filmo ĝis tiam, post Jurassic Park (1993). La filmo ricevis Oskar-premion por Plej Bonkvalitaj Videfektoj kaj estis nomumita por Oskar-premio por Plej Bonkvalita Sonmikso. Daŭrigaĵo, nome Independence Day: Resurgence, estis publikigita 20 jarojn poste la 24an de junio 2016, kio estis la unua parto de planita serio de filmoj tiutemaj.

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.