From Wikipedia, the free encyclopedia
Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko (ruse Семён Константинович Тимошенко, ukraineТимошенко Семен Костянтинович] ukraino naskiĝis la 18-an de februaro 1895 en vilaĝo Orman (nun - Furmanivka, Kilijskij distrikto, Odesa provinco, Ukrainio); mortis la 1-an de aprilo 1970 en Moskvo) estis grava soveta marŝalo en la Dua Mondmilito.
Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1895 en Furmanivka |
Morto | 31-an de marto 1970 (75-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusia Imperio Ukraina Popola Respubliko |
Okupo | |
Okupo | oficiro politikisto |
Li servis ekde 1915 en la cara armeo, ekde 1918 en la Ruĝa Armeo, poste iĝis komandanto de militista regiono de Kievo. Li gvidis sovetan enmarŝon en orientan Pollandon la 17-an de septembro 1939.
Timoŝenko estis la supera komandanto de la trupoj en la Vintra milito kontraŭ Finnlando, la okcidenta fronto (ekde la 2-a de julio 1941), la sudokcidenta fronto (ekde la 20-a de septembro 1941) kaj la nordokcidenta fronto (de 1942 ĝis 1943). Post la Dua Mondmilito, li komandis la militistan distrikton de Belorusio kaj emeritiĝis en 1960.
Li estis dufoje nomumita al Heroo de Sovetunio (1940 kaj 1965).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.