hungara kuracisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebestény Endre Kovács [ŝebeŝtEnj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Sebestény Endre, (malofte Kovács Sebestyén Endre aŭ K. Sebestény Endre estis hungara kuracisto, kirurgo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858). Lia filo estis Sebestény Aladár Kovács.
Sebestény Endre Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1814 en Vozokany nad Hronom |
Morto | 17-an de majo 1878 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Sebestény Aladár Kovács |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Sebestény Endre Kovács [rompita ligilo] naskiĝis la 27-an de septembro 1814 en Hungara reĝlando, en Garamvezekény (nuntempa vilaĝparto de Hronovce en Slovakio). Li mortis la 17-an de majo 1878 en Budapeŝto.
Sebestény Endre Kovács frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1835-1840, poste li ekzercadis unu jaron en hospitalo en Vieno. En 1843 li ricevis fakdiplomon pri kirurgio. En 1846 li studvojaĝis al Parizo, Londono, Berlino. En 1847 en Hungarlando li estis la unua, kiu uzis kloroformon. Ekde 1849 li estis ĉefkirurgo en Malsanulejo Rókus. En la 1860-aj jaroj li kuracadis ekzemple Imre Madách, Ferenc Deák, Mihály Vörösmarty, János Arany, József Bajza (poeto), Mór Jókai. Li ricevis 2 premiojn. Lia familio fondis fondaĵon en 1879 honore al Sebestény Endre Kovács.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.