Sarmizegetusa [sarmizeĝetusa] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en distrikto Hunedoara en Rumanio. La loko situas en la regiono Transilvanio de Rumanio, sudokcidente de la urbo Hațeg.
Sarmizegetusa | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
dava • arkeologia loko • antikva urbo • fortreso • templo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Sarmisegethusa, Várhely (hungare) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 31′ N, 22° 47′ O (mapo)45.51277777777822.783611111111 | |
| ||
Alto super maro | 506 m | |
Poŝtkodo | 337415 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.209 (en 2011) | |
– vilaĝo | 549 (en 2011; 672 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 91063 | |
Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Breazova, Hobița-Grădiște, Păucinești kaj Zeicani.
Historio
Sarmizegetusa estis la ĉefurbo de la antikva regno Dakio.
Proksimume 40 kilometrojn de la antikva dakia ĉefurbo dum la 2-a jarcento konstruiĝis la romia setlejo Colonia Ulpia Traiana Augusta, kiu estis antaŭvidita kiel formala nova centro de la romia provinco, sed la fakta administra regejo de la provinco tamen restis la antikva dakia ĉefurbo.
Ekde la mezepoko la loko rumana nomiĝas Grădiște, hungare Várhely kaj germane Burgort. La mezepoka loĝloko unuafoje menciiĝis en la jaro 1315. Ĝis 1919 la loko apartenis al Hungario (Hunyad vármegye), kaj ekde tiam formale estas komunumo de la ŝtato Rumanio. Dum la jaro 1910 Grădiște havis 1 043 loĝantojn (rumanoj, hungaroj kaj germanoj); dum 1992 temis pri 715 (rumanoj).
Oni nuntempe ofte prirabas la areon kaj vendas la trovitaĵojn eksterleĝe.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Situo en la distrikto
- Loko de la iama templo
- Komunuma domo
- Ruinoj de Ulpia Traiana
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.