Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sankta pokalo estas fama vazo el la legendo pri la reĝo Arturo. La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la pokalo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.
Sankta pokalo | |
---|---|
mita objekto • artefakto • glaso | |
Verko | Artura legendo The Once and Future King |
Informoj | |
Pluraj eŭropaj lingvoj uzas vorton apartan por tiu pokalo, kies etimo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujo aŭ pistujforma trinkujo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.