Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanaag (somale Sanaag) estas regiono (gobol) en norda Somalio. Ĝi estas reklamata de la aŭtonomaj ŝatoj aŭ ŝtataĵoj Somalilando, Puntlando kaj Maĥiro, kiuj fakte estas makroregionoj de Somalio. Ĝi estis la plej granda regiono de la iama Brita Somalilando, kaj ties ĉefurbo estas Ceerigaabo (Erigavo).
Sanaag | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono de Somalio [+] | ||||
Lando | Somalio | |||
Ĉefurbo | Ceerigaabo | |||
- koordinatoj | 11° N, 48° O (mapo)10.77916666666748.185833333333 [+] | |||
Akvokolektejo | 54 231 km² (5 423 100 ha) [+] | |||
Areo | 54 231 km² (5 423 100 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 531 145 [+] (2007) | |||
Horzono | Orient-Afrika Horzono [+] | |||
ISO 3166-2 | SO-SA | |||
|
||||
Sanaag | ||||
Vikimedia Komunejo: Sanaag Region (Somaliland) [+] | ||||
Sanaag havas longan marbordon ĉe la Golfo de Adeno norde kaj limas kun la somaliaj regionoj de Woqooyi Galbeed, Togdheer, Sool kaj Bari. Ĝi interalie ampleksas la montaron Al Mado.
La plej ĉefaj urboj estas Ceerigaabo, Badhan, Las Khorey, Dhahar, Ceel Afweyn, Huluul, Fadhi-gaab Hadaaftimo, Mindigale, Xingalool, Yubbe, Buraan, Damala Xagare, Maydh, Ceelbuh, Gar Adag, Kaladhacda, Laas-doomaare kaj Awrboogays.
Akra trosekeco en la regiono en la komenco de la 21a jarcento kaŭzis perdo de ĉirkaŭ 80% de brutaro, kvankam du bonaj pluvsezonoj en 2004–2005 helpis restaŭri la areon. El analizperiodo de 15 jaroj, el 1988 al 2003, estis perdo de ĉirkaŭ 52% de arbaro kaj perdo de 40% de herbejoj kaj pliigo de 370% increase en nuda tero. Grunderozio pro vetero kaj homa agado kaj arbarklarigado por uzoj kiaj produktado de lignokarbo kaj nafto estas aferoj kiuj plimalbonigas la medion.[1]
Sanaag estas disputata regiono, reklamita kiel suverena teritorio de du aŭtonomaj makroregionoj de Somalio nome Somalilando kaj Puntlando.
La disputo inter Somalilando kaj Puntlando venas el 1998, kiam Puntlando formis kaj deklaris la regionon kiel parto de sia teritorio.[2] Antaŭ tio, ĝi estis reklamita de Somalilando ekde la okazaĵoj de 1991 en la Somalia Enlanda Milito.
Komence de 2003, la armeanoj de Puntlando eniris kaj okupis la regionon surbaze de iredentismaj deziroj, pro la ĉeesto de granda populacio de la klano de la Darodoj en la areo. Somalilando reklamis la teritorion kiel parto de la origina limaro de la Brita Somalilando. Tiu militeto kaŭzis vunditojn kaj prizonulojn, kiuj poste estis interŝanĝitaj. En 2005 Puntlando klopodis vendi mineralrajtojn al eksterlandaj investistoj, inklude tiujn de la disputitaj teritorioj de Sool kaj Sanaag.[3][4]
Julio de 2007, oni deklaris la ŝtaton de Maĥiro en la areo. Ĝi postulas sendependon el Puntlando kaj el Somalilando.[5]
Laŭ la federa registaro de Somalio, antaŭ 1991, Sanaag estis dividita en 5 Distriktoj kiuj estas la jenaj:[6]
Laŭ la puntlanda administrado, la regiono Sanaag konsistas el 10 distriktoj kies ĉefurbo estas Badhan. La Transira Federa Registaro agnoskas ankaŭ Puntlandon kiel oficialan ŝtaton kun ties regionoj kaj distriktoj.
La Distriktoj de Sanaag estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.