MaĥiroMaakhir en somala Gobolka Maakhir, en araba ماخر transskribe Maakhir, oficiale Maakhir Ŝtato de Somalio en somala Maamul Goboleedka Maakhir, en araba ولاية ماخر الصومال estas memstara regiono de norda Somalio en areo en konflikto inter la makroregionoj aŭ memproklamitaj ŝtatoj de Somalilando kaj Puntlando.

Rapidaj faktoj historia lando, sinproklamita ŝtato [+], Lando ...
Maĥiro
FlagoBlazono
historia lando, sinproklamita ŝtato [+]

LandoSomalio

- koordinatoj11° N, 48° O (mapo)10.70515248.334351 [+]
Akvokolektejo35 000 km² (3 500 000 ha) [+]
Areo35 000 km² (3 500 000 ha) [+]

Loĝantaro700 000 [+] (2007)
Denseco20 loĝ./km² [+] [+]

Maĥiro (Somalio) (Tero)
Maĥiro (Somalio) (Tero)

Maĥiro (Somalio)
Maĥiro (Somalio)
DEC

Maĥiro
Vikimedia Komunejo:  Maakhir [+]
vdr
Fermi
Situo de Maĥiro en Somalio

Aŭtonomio

Maĥiro estas loĝata ĉefe de la klano Warsangali, membro de la klankonfederacio Harti (kun la Dhulbahante and Majeerteen) kaj klano de la Darodoj. La Warsangali estis origine unu el la ĉefaj partoj en la kreado de Puntlando kiel sukcedanto de la Sultanlando Harti post la falo de la centra registaro en 1991, sed ekde la proklamo de la aŭtonoma Puntlando en 1998, la Warsangali deflankiĝis dum la klano Majeerteen ricevis pli da hegemonia rolo en la ŝtato. [1]

Maĥiro proklamis sian aŭtonomion la 1an de julio 2007 per ceremonio en Badhan responde al proklamoj kaj de Somalilando kaj de Puntlando pri la okcidenta Sanaag, kio kaŭzis konfliktojn pri la kontrolo de la teritorio inter Somalilando kaj Puntlando.[2] Puntlando kaj Somalilando ambaŭ subskribis koncedojn por elfosado de nafto en tiu parto de Sanaag,[3] sen la konsento de la lokaj estroj,[4] kio kontribuis al la fakto, ke la lokaj Warsangali deziras administri siajn proprajn aferojn, krom solvi konfliktojn kun Mohamud Muse Hersi, la tiama Prezidento de Puntlando.[5]

Nek Somalilando nek Puntlando agnoskis la novan ŝtaton. Spite onidiroj pri negocado kun Ali Mohammed Ghedi, la eksa ĉefministro de Somalio, la Transira Federa Registaro de Somalio malakceptis komenti la statuson de Maĥiro kaj ŝajne konsideras Puntlandon kiel la oficiala aŭtoritato en la regiono.[6]

Historio

Thumb
Mapo de Maĥiro

La ŝtato Maĥiro de Somalio postulas esti descenda de la Sultanlando de Mohamoud Ali Shire (Warsangalia Sultanlando) kiu estas la plej olda sultanlando en Somalio kun riĉa historio kaj kulturheredaĵo. La malnova ĉefurbo de la sultanlando Warsangali estis Las Ĥorej. La Sultanlando de Mohamoud Ali Shire estis konsiderata de koloniaj aŭtoritatoj kiel ĝuinta hegemonian aŭtoritaton super la aliaj sultanlandoj de Harti, kaj Warsangali ludis gravan rolon en la administrado de Italia kaj Britia Somalilandoj dum la 19a jarcento. Tamen kiam komencis la 20a jarcento, Britoj kaj Italoj finigis la sendependon de la duonsendependaj sultanlandoj, kaj la Konfederacio Harti estis nuligita de la Italia kaj Britia regadoj. La grava Sultano Mohamoud Ali Shireh estis ekzilita al la Sejŝeloj – la insuloj kien multaj gravaj kontraŭkoloniaj estroj estis tiam ekzilitaj. [7]

Post la sendependo, la Majirtinoj eliris kiel estroj de la grupo Harti. La Warsangalioj tamen pluhavis sian gravan postenon kiel tradiciaj estroj de la Hartioj.

Konfliktoj kun Puntlando

La konfliktoj inter Maĥiro kaj Puntlando centriĝis ĉirkaŭ la malakcepto de Puntlando agnoski la deklaron de Maĥiro pri aŭtonomio kaj ties insisto ,ke tiu teritorio estas ankoraŭ parto de Puntlando.

Konfliktoj kun Puntlando pro karbo

Maĥiro malpermesis produktadon de vegetala karbo pro la dezertiĝo kiun ĝi kaŭzas al la malforta somalia medio. Puntlando malagnoskis tiun malpermeson kaj sendis diversajn ekspediciojn al Maĥiro, kun milicoj de Puntlando protektanta la komercistoj de karbo. Bataloj inter la milicanoj de Puntlando eskortantaj la karbokomercistojn kaj la milicanoj de Maĥiro klopodante haltigi la karboproduktado okazis ofte post tiu malpermeso, en Mijayahan[8], Wa'iye kaj Sarmanyo.[9]

Puntlando publike asertis, ke ĝi ne agnoskas Maĥiron, kaj krome konsideras Sanaag kiel sia teritorio.[10] La karbopeto fare de la Arabaj ŝtatoj de la Persa Golfo, foje aludita kiel la "Nigra juvelo" pro ties profitego, pligrandigis la konflikton.

Por malhelpi la karbekspediciojn, plej parto el kiuj estas tre armita kaj protektita de ekonomiaj interesoj, la aŭtoritatoj de Maĥiro kreis volontulan policon, la "Environmental Protection Corps". [11]

Militatakoj de Somalilando

Februare de 2008, somalilanda armeo sieĝis la urbojn de Hadaftimo kaj Badhan, kaŭzante mallongan krizostaton antaŭ ties retiriĝo al Erigavo. Maĥiro respondis per milita ĉikanado en sia kontrolita parto de Erigavo.

Alia konflikto okazis en julio de 2008, kiam Somalilando invadis kaj okupis la havenon de Las Ĥorej, sub la preteksto de savigo de germanaj ostaĝoj de piratoj).[12]

Administra Divido

Maĥiro havas la jenan administran dividon konsideratan sub sia kontrolo:

Thumb
Arabaj ĉevaloj, popole Sunaari, en Dhahar, Maĥiro, Somalio
  • Madar
    • Badhan - Ĉefurbo de Maĥiro
    • Hadaaftimo
    • Hingalol
    • Las Ĥorej
    • Yube
    • Ceelbuh
    • Laako
  • Sanaag
    • Erigavo - Regiona Ĉefurbo
    • Damala Xagare
    • Carmale
    • Geilwiete
    • Darasalaam
    • Shimbiraale
    • Ceelaqoday
  • Boharo
    • Dhahar - Regiona Ĉefurbo
    • Ceelaayo
    • Bali-Busle
    • Baragaha Qol
    • Buraan - Maĥira aŭtoritato planas malfermi Universitaton en tiu urbo.

Urboj

La plej grandaj urboj en la areo reklamita de Maĥiro estas Badhan, Las Ĥorej, Dhahar, Buraan, Hadaftimo, Hingalol, Damalla-Hagare, Eilbuh kaj Erigavo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.