From Wikipedia, the free encyclopedia
Saliŝoj (angle Salish) estas grupo de indiĝenoj (indianaj popoloj) en la nordokcidento de Usono kaj la sudokcidenta parto de Kanado. La lingvoj konsistigas la Salish-familion. Nombro de anoj estas 52 mil homoj. Kredantoj estas protestantoj kaj katolikoj. En malvasta Saliŝ signifas fakte platkapuloj - unu el la popoloj de la supra grupo.
La saliŝoj estas dividitaj en du grupoj: enlandaj kaj marbordaj. La unuaj loĝas sur altebenaĵoj kaj en valoj de la Kaskada Montaro kaj Pacifika Montaro ĝis la Roka Montaro kaj basenoj de la riveroj Kolumbio kaj Frejzero (angle: Fraser). La marbordaj saliŝoj loĝas en Brita Kolumbio, Kanado, kaj en la ŝtatoj Vaŝingtonio kaj Oregono en Usono.
Modernaj Saliŝok okupiĝas pri fiŝkaptado kaj fiŝbredado, arbodehakado, ĉevalbredado, minado de uranio, servoj al turistoj kaj pri agrikulturo en siaj rezervejoj. La indianaj rezervejoj havas siajn proprajn restoraciojn, butikojn kaj malgrandajn entreprenojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.