From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝbeka mutuo aŭ Ruĝbeka kraco, Crax blumenbachii, estas kraceda birdo endemia de la atlantika arbaro. Tiu familio estas parenca de la nestamasuloj el Aŭstralazio.
Ruĝbeka mutuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝbeka mutuo sidas sur grimpilo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Crax blumenbachii Spix, 1825 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiu specio estas averaĝe 84 cm longa kaj prezentas seksan duformismon. Viraj estas nigraj kaj havas blankan ventron kaj nigran hartufon, nome longan kreston. Ilia bekobazo estas ruĝa. Ĉe inoj la hartufo estas blankeca. Iliaj kruroj estas ruĝecaj kaj la flugiloj kaj la ventro estas brunecaj. La beko estas griza kaj sia bazo nigra. Do, la ĉefa trajto karaktera de la specio, kiu nomigas ĝin laŭ la komuna nomo, mankas ĉe inoj. Eĉ ĉe la iriskoloroj ambaŭ seksoj diferenciĝas: brunaj ĉe maskloj kaj oranĝecaj ĉe inoj.[1]
La Ruĝbeka mutuo manĝas fruktojn, semojn, foliojn kaj malgrandajn senvertebrulojn, surgrunde aŭ surarbe. Tiu specio vivas sole aŭ en grupoj de ĝis kvar uloj. Ili nestumas ĉe la meza parto de la kanopeo kaj la kovoperiodo estas de 28 tagoj.
Pro la senĉesa detruo de ties biomo la Ruĝbeka mutuo malplivastiĝas en sia teritorio kaj nune ĝi estas trovebla nur en limigitaj regionoj de tri brazilaj subŝtatoj: suda Bahio, norda Rio-de-Ĵanejro kaj orienta Minas-Ĝerajso. Oni ne konas subspeciojn.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.