From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst Karl Rudolf FALTIN (* naskiĝinta la 2-an de junio 1830[1] en Rigo, mortinta la 27-an de januaro 1918 samloke) estis grava protestantisma pastoro kaj misiisto.
Rudolf Faltin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1830 en Rigo |
Morto | 27-an de januaro 1918 (87-jaraĝa) en Rigo |
Tombo | Jelgava |
Alma mater | Imperia universitato de Dorpat |
Familio | |
Patro | Johann Friedrich Leopold Faltin (en) |
Patrino | Juliane, geb. von Vietinghoff Faltin (en) |
Okupo | |
Okupo | pastoro military chaplain (en) |
Estante filo de bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff li studis inter 1852 kaj 1855 teologion ĉe Universitato de Tartu. Poste li laboris du jarojn ĝis 1858 kiel helpparoĥestro je Arĥangelsko en la evangelia komunumo antaŭ li ordinitis en 1859 en Rigo. Poste li iris al Kiŝinevo kie li transprenis multon da spiritaj taskoj. Li i.a. aktivis kiel armea animzorganto por la besarabiaj taĉmentoj. Paralele li estris la komunumaron de la besarabiaj germanoj en la mezo, okcidento kaj nordo de la lando. Li responsis pri diasporo longe disĵetita. Li ankaŭ estis pedagogo instruante religion ĉe gimnazio kiŝineva. En 1890 li iĝis preposto de la Unua sudrusia prepostejo de la Evangelia Eklezio kiu estis parto de la konsistorio de Sankt-Peterburgo. Sekve Faltin estis ĉefo de ĉiuj pastoroj aktivantaj en besarabiaj kaj ĥersonaj komunumoj. Li ankaŭ engaĝiĝis, kaj ne sen sukceso, konvertigado de judoj.
En 1903 li emeritiĝis enironte Rigon. Lia tombo troviĝas en Jelgava.
Rudolf Faltin trifoje iĝis edzo:
Lia frato estis la juristo kaj reformema politikisto Alexander Faltin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.