Remove ads
franca kritikisto, eseisto kaj filozofo (1915–1980) From Wikipedia, the free encyclopedia
Roland Barthes [Bart] (naskiĝis la 12-an de novembro 1915, mortis la 25-an de marto 1980) estis franca literaturkritikisto, literatura kaj socia teoriisto, filozofo kaj semiotikiisto.
Lia longa kaj fruktodona kariero etendiĝas de strukturisma lingvistiko en Francio ĝis poststrukturismo. La verkoj de Barthes estas centraj al kaj la strukturismaj kaj post-strukturismaj fluoj. Li estis senkaŝa samseksemulo, kaj kelkaj priskribas lin kiel unu el la fondintoj de kvir-teorio. Aldone al tio, la aŭtobiografia kaj estetika kvalito de la verkaĵoj de Barthes turnas multajn el ili de teoriaj studoj en realan literaturon.
Barthes naskiĝis en Cherbourg. Lia patro mortis, kiam Barthes estis juna, kaj lia patrino translokiĝis al Parizo en 1924. Lia patrino laboris kiel Bindistino. Barthes lernis en Sorbonne. En 1934 li infektitiĝis je tuberkulozo. Li iris al sanatorioj, sed, dum paŭzoj de la malsano, inter 1939 kaj 1949 li instruis en lernejoj en Biarritz, Bayonne, Parizo kaj Bukareŝto.
En 1949 kaj 1950 li laboris en Egiptio kiel lektoro en la Universitato en Aleksandrio.
Je la fino de 1950 li revenis al Parizo kaj laboris ĝis 1952 en la Direction générale por kulturaj rilatoj.
De 1952 ĝis 1954 li faras staĝon je C.N.R.S. en la kampo leksikologio.
En 1953 aperis lia unua libro Degré zéro de l'écriture ĉe Seuil.
De 1954 ĝis 1962 li faris diversajn instruajn kaj konsilajn laborojn.
En 1962 li fariĝis direktoro je la École Pratique des Hautes Études.
La 25-an de februaro 1980 li havis akcidenton kun etkamiono, je kies sekvoj li post monato la 26-an de marto mortis en Pariza malsanulejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.