From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Nanteuil, naskiĝinta en Reims en 1623 kaj mortinta en Parizo la 9-an de decembro 1678, estis franca gravuristo, desegnisto kaj paŝtelisto.
Robert Nanteuil | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1623 en Reims |
Morto | 9-an de decembro 1678 (55-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Tombo | Saint-André-des-Arts Church (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Ancien Collège des Jésuites de Reims (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Jeanne Regnesson (en) |
Parencoj | Nicolas Regnesson (en) (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | desegnisto grafikartisto kuprogravuristo gravuristo pentristo vidartisto |
Verkoj | Poems and maxims |
La patro de Nanteuil, malriĉa lanokomercisto nomita Lancelot Nanteuil, donis al sian filon bonegan instruadon en la jezuita kolegio de Reims.
La gepatroj de Nanteuil ne estis favoraj al belarta kariero : li onidire devis kelkfoje supreniri arbon por sin kaŝi kaj pace desegni.
Li fariĝis en 1645 lernanta gravuristo ĉe Nicolas Regnesson[1], de kiu li fariĝis rapide kunlaboranto kaj bofrato[2]. Instalita en Parizo en 1647, li trovis tie potencajn protektantojn kaj fariĝis moda artisto.
Nature elokventa kaj vivesprima, li ankaŭ kapablis verki agrablajn versojn, kiujn li ŝatis reciti.[3]
Li kunigis en sia ateliero plurajn talentajn artistojn, inkluzive de sia bofrato Regnesson. Nanteuil estis nomumita kiel ordinara gravuristo de la reĝo en 1657. Lia filino edziĝis kun Michel Hardouin, arkitekto de la reĝo kaj lernanto de Jules Hardouin-Mansart. La florenca artisto Domenico Tempesti estis lia lernanto.
Robert Nanteuil estis entombigita en la preĝejo Saint-André-des-Arts en Parizo.
Nanteuil estis preskaŭ ekskluzive pentristo de portretoj. Li eksperimentis tiufake diversajn teknikojn, inklude de pergamena desegnado, grifela gravurado kaj ĉefe paŝtelo dum siaj lastaj jaroj. Lia verkaro konsistas el pli ol 240 portretoj de la membroj de la reĝa kortego kaj de diversaj eminentuloj. Li gravuris 11-foje la portreto de Ludoviko la 14-a, kaj dufoje tiu de Anna de Aŭstrio[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.