Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dolikonikso laŭ genro, aŭ Rizovora dolikonikso laŭ la specio, Dolichonyx oryzivorus, estas malgranda birdo de la familio de Ikteredoj kaj ununura membro de la genro Dolichonyx.
Dolikonikso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Dolikonikso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dolichonyx oryzivorus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj estas 16–18 cm longaj kun mallongaj fringecaj bekoj. Ili pezas ĉirkaŭ 28 g.[1] Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigraj, kvankam ili montras kremokolorajn nukojn, kaj blankecajn flugilmakulojn, plej malsuprajn dorsojn kaj pugojn. Inaj plenkreskuloj estas ĉefe helbrunaj, kvankam ties koloro inkludas nigran striecon en dorso kaj flankoj, kaj malhelajn striojn en kapo; ties flugiloj kaj vosto estas pli malhelaj. La kolektiva nomo por grupo de dolikoniksoj estas ĉeno[2].
Ties reproduktaj habitatoj estas malfermaj herbejoj, ĉefe de fojno, tra Nordameriko kaj ĉefe plej suda Kanado kaj norda duono de Usono escepte la okcidenta marbordo. En altakvalitaj habitatoj, maskloj estas ofte poliginaj. La ino demetas 5 al 6 ovojn en tasforma nesto, kiu estas ĉiam situa surgrunde kaj estas kutime bone kaŝita en densa vegetaĵaro. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.
Tiuj birdoj migras vintre al norda Argentino, Bolivio kaj Paragvajo, kaj eble ankaŭ al sudokcidenta Brazilo kaj perua marbordo. Unu birdo flugis 19,000 km dum unu jaro, kaj ĝis 1,800 km en unu tago.[1]
Ili ofte migras en aroj, kaj manĝas kultivatan grenon kaj rizon, kio konsiderigas ilin kiel plago fare de farmistoj en kelkaj areoj, kaj kio nomigas la specion per la komuna nomo de Rizovora dolikonikso kaj per la latina scienca nomo oryzivorus kio signifas simile. Kvankam la dolikoniksoj migras longdistance, ili rare estis vidataj en Eŭropo— malkiel ĉe multaj vagantoj el Ameriko-, kaj majoritato de vidaĵoj estas el la Brita Insularo.
Dolikoniksoj manĝas sur aŭ ĉe grundo, kaj ĉefe semojn kaj insektojn.
Maskloj kantas brile bublecajn kantojn dumfluge; tiuj kantoj havigis al tiu specio la anglalingvan onomatopean komunan nomon de Bobolink.
La nombroj de tiuj birdoj malpliiĝas pro perdo de habitato. En Vermont, oni notis malpliiĝon de 75 % inter 1966 kaj 2007.[1] Originale ili troviĝis en prerioj de altaj herboj kaj aliaj malfermaj areoj kun densa herbo. Kvankam kampoj de fojno estas taŭgaj nestohabitatoj, kampoj kiuj estas frue rikoltataj, aŭ multoble dum unu sezono povas ne permesi sufiĉan tempon por elnestiĝo. Tiu specio pliiĝas nombre kiam ĉevaloj estis unuaranga modo de transportado, kio postulis pli grandajn kvantojn de fojno.
Emily Dickinson verkis multajn poemojn pri tiu birdo, kiel jena:
(La teksto sekvas la eldonon de R.W. Franklin; la numero estas 1620 en tiu eldono de Franklin, dum ĝi listiĝas kiel 1591 ĉe Thomas H. Johnson.)
La Dolikonikso estas menciata ankaŭ en la kanto Evelina de Harold Arlen kaj Yip Harburg, el la muzikalo Bloomer Girl:[3]
La Dolikonikso estas ankaŭ unu el multaj gravaj ornitologiaj referencoj de Vladimir Nabokov ekzemple en la poemo de John Shade nome "Pale Fire" en la samnoma novelo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.