La Dolikonikso laŭ genro, aŭ Rizovora dolikonikso laŭ la specio, Dolichonyx oryzivorus, estas malgranda birdo de la familio de Ikteredoj kaj ununura membro de la genro Dolichonyx.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dolikonikso
Dolikonikso
Dolikonikso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Dolichonyx
Specio: 'D. oryzivorus'
Dolichonyx oryzivorus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Plenkreskuloj estas 16–18 cm longaj kun mallongaj fringecaj bekoj. Ili pezas ĉirkaŭ 28 g.[1] Masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigraj, kvankam ili montras kremokolorajn nukojn, kaj blankecajn flugilmakulojn, plej malsuprajn dorsojn kaj pugojn. Inaj plenkreskuloj estas ĉefe helbrunaj, kvankam ties koloro inkludas nigran striecon en dorso kaj flankoj, kaj malhelajn striojn en kapo; ties flugiloj kaj vosto estas pli malhelaj. La kolektiva nomo por grupo de dolikoniksoj estas ĉeno[2].

Ties reproduktaj habitatoj estas malfermaj herbejoj, ĉefe de fojno, tra Nordameriko kaj ĉefe plej suda Kanado kaj norda duono de Usono escepte la okcidenta marbordo. En altakvalitaj habitatoj, maskloj estas ofte poliginaj. La ino demetas 5 al 6 ovojn en tasforma nesto, kiu estas ĉiam situa surgrunde kaj estas kutime bone kaŝita en densa vegetaĵaro. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.

Tiuj birdoj migras vintre al norda Argentino, Bolivio kaj Paragvajo, kaj eble ankaŭ al sudokcidenta Brazilo kaj perua marbordo. Unu birdo flugis 19,000 km dum unu jaro, kaj ĝis 1,800 km en unu tago.[1]

Ili ofte migras en aroj, kaj manĝas kultivatan grenon kaj rizon, kio konsiderigas ilin kiel plago fare de farmistoj en kelkaj areoj, kaj kio nomigas la specion per la komuna nomo de Rizovora dolikonikso kaj per la latina scienca nomo oryzivorus kio signifas simile. Kvankam la dolikoniksoj migras longdistance, ili rare estis vidataj en Eŭropo— malkiel ĉe multaj vagantoj el Ameriko-, kaj majoritato de vidaĵoj estas el la Brita Insularo.

Dolikoniksoj manĝas sur aŭ ĉe grundo, kaj ĉefe semojn kaj insektojn.

Maskloj kantas brile bublecajn kantojn dumfluge; tiuj kantoj havigis al tiu specio la anglalingvan onomatopean komunan nomon de Bobolink.

La nombroj de tiuj birdoj malpliiĝas pro perdo de habitato. En Vermont, oni notis malpliiĝon de 75 % inter 1966 kaj 2007.[1] Originale ili troviĝis en prerioj de altaj herboj kaj aliaj malfermaj areoj kun densa herbo. Kvankam kampoj de fojno estas taŭgaj nestohabitatoj, kampoj kiuj estas frue rikoltataj, aŭ multoble dum unu sezono povas ne permesi sufiĉan tempon por elnestiĝo. Tiu specio pliiĝas nombre kiam ĉevaloj estis unuaranga modo de transportado, kio postulis pli grandajn kvantojn de fojno.

En literaturo

Emily Dickinson verkis multajn poemojn pri tiu birdo, kiel jena:

The Bobolink is gone — The Rowdy of the Meadow —
And no one swaggers now but me —
The Presbyterian Birds can now resume the Meeting
He gaily interrupted that overflowing Day
When opening the Sabbath in their afflictive Way
He bowed to Heaven instead of Earth
And shouted Let us pray —

(La teksto sekvas la eldonon de R.W. Franklin; la numero estas 1620 en tiu eldono de Franklin, dum ĝi listiĝas kiel 1591 ĉe Thomas H. Johnson.)

La Dolikonikso estas menciata ankaŭ en la kanto Evelina de Harold Arlen kaj Yip Harburg, el la muzikalo Bloomer Girl:[3]

Evelina, won't ya ever take a shine to that moon?
Evelina, ain't ya bothered by the bobolink's tune?

La Dolikonikso estas ankaŭ unu el multaj gravaj ornitologiaj referencoj de Vladimir Nabokov ekzemple en la poemo de John Shade nome "Pale Fire" en la samnoma novelo:

But all at once it dawned on me that this
Was the real point, the contrapuntal theme;
Just this: not text, but texture; not the dream
But topsy-turvical coincidence,
Not flimsy nonsense, but a web of sense.
Yes! It sufficed that I in life could find
Some kind of link-and-bobolink, some kind
Of correlated pattern in the game,
Plexed artistry, and something of the same
Pleasure in it as they who played it found.

Notoj

Eksteraj referencoj

Eksteraj ligiloj

Plia legado

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.