From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝa Teatro, Drury Lane (angle Theatre Royal), ofte konata kiel Drury Lane) estas teatro, nome fama konstruaĵo en West End nome en Covent Garden, Londono, Anglio. Tiu listigita konstruaĵo frontas la straton Catherine Street (antaŭe Bridges aŭ Brydges Street) kaj malantaŭe estas ĉe Drury Lane. Tiu konstruaĵo estas la plej ĵusa en serio de kvar teatroj kiuj estis konstruitaj en la sama loko, el kiuj la plej frua datis el 1663, kio faras ĝin la plej antikva teatrejo en Londono ankoraŭ uzata.[1] Laŭ la aŭtoro Peter Thomson, dum siaj unuaj du jarcentoj, Drury Lane povis "prave postuli esti la ĉefa teatro de Londono".[2] Dum plej el tiu tempo, ĝi estis unu el grupo de rajtigitaj teatroj por seriozaj teatraĵoj, kiuj ricevis garantiajn monopolajn rajtojn por la produktado de "legitimate" teatro en Londono (signife seriozaj parolataj teatraĵoj, pli ol komediaĵoj, opero, danco, koncertoj, aŭ teatraĵoj kun muziko).
Reĝa Teatro | ||
---|---|---|
teatrejo organizaĵo koncertejo | ||
Komenco | 1663 vd | |
Geografia situo | 51° 30′ 47″ N, 0° 7′ 13″ U (mapo)51.513055555556-0.12027777777777 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Situo | Civito de Vestminstro | |
Adreso | Catherine Street, London, WC2B 5JF | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.