From Wikipedia, the free encyclopedia
La Revizora Kortumo estas financa juĝa institucio, precipe komisiita pri kontrolo de reguleco de la publikaj kontoj, de la ŝtato, de publikjuraj entreprenoj, de ŝtataj entreprenoj, de la sociala asekuro, same kiel privataj organizaĵoj, kiuj profitas je helpo de la ŝtato aŭ publika mondono. Ĝi informas la Parlamenton, la registaron kaj la publikon pri la reguleco de la kontoj.
Revizora Kortumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Cour des comptes | |||||
ĉefa enirejo en strato Cambon en Parizo. | |||||
kontokortumo institution de l'État français (fr) | |||||
Geografia situo | 48° 52′ 1″ N, 2° 19′ 32″ O (mapo)48.866982.32568 | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Palais Cambon (Parizo) | ||||
Adreso | secrétariat général de la Cour des comptes, 13 rue Cambon, 75001 Paris | ||||
| |||||
Tipo | Financa tribunalo, komisiita ĉefe pri kontrolo de la publikaj kontoj | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Maïa Wirgin (en) (2022–) Jean-Michel Thornary (en) (2021–2022) Xavier Lefort (en) (2017–2021) Jérôme Filippini (en) (2013–) Gérard Terrien (en) (2011–2013) Catherine Mayenobe (en) (2007–2011) Dominique de Combles de Nayves (en) (2005–2007) Catherine Démier (en) (2004–2005) Gilles Johanet (en) (1997–1998) Alain Hespel (en) (–1994) Bruno Ory-Lavollée (en) (–2004) vd | ||||
Estr(ar)o | Didier Migaud (Ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo) | ||||
Buĝeto | 214 milionoj da eŭroj | ||||
Dungitaro | 735 juĝistoj | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala interretejo | ||||
Jura formo | Independent public authority | ||||
La raportoj de la Revizora Kortumo ne trudiĝas. Unu el la freŝdataj evoluoj estas la analizo de la agoj deciditaj laŭ la tempo de raporto al la sekvanta.
La Kortumo sidas en Palais Cambon en Parizo de 1912. De 2010, la ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo estas Didier Migaud. Philippe Séguin estis lia antaŭulo (2004 - 2010).
La Revizora Kortumo enhavas sep ĉambrojn konsistantajn el unu ĉambra prezidanto, mastraj konsilistoj, referendarioj, aŭditoroj, raportistoj kaj ekspertoj. Ĉiu ĉambro havas siajn proprajn kampon de kompetenteco. La Kortumo estas prezidata de ĉefprezidanto.
Ĉiuj membroj de la Revizora Kortumo estas nemoveblaj juĝistoj regataj laŭ la statutaj reguloj de la ŝtatoficistaro[1] kaj ne laŭ la statuto de la juĝistaro.
La Kortumo enhavas 735 juĝistojn kaj funkcian buĝeton de 214 milionoj da eŭroj.
La kontrolo de la publikaj entreprenoj ne generas juĝojn sed apartajn raportojn aŭ opiniojn. Aldone al la simpla laŭleĝeco aŭ reguleco de la financaj operacioj, ĝi ekzamenas ankaŭ efikecon de la agado de la kontrolata administracio aŭ organizaĵo, en zorgo pri bona uzo de la publika mono.
Ĉiujare, la Kortumo redaktas supervidan publikan raporton por la Parlamento kaj la prezidanto de la Respubliko. Ĝi estas publikigita per la Oficiala Gazeto. La jara publika raporto un konsistas el pluraj publikigoj, kiuj okazas je malsama tempo : ĝenerala raporto kaj apartaj raportoj pri nur unu temo.
Per apliko de la artikolo 58-5 de la LOLF, la Kortumo estas komisiita pri legitimo de la ŝtataj kontoj. La legitima akto devas esti aneksita al la paga leĝpropono. La unua financa jaro submetita por legitimo al la kortumo estis tiu de 2006. Tiu nova komisio lokas la Kortumon en la koro de la reformo de la ŝtataj financoj.
La Kortumo devas esprimi sian opinion pri la jaraj kontoj, publikigitaj de la ministerio pri financoj, juĝataj laŭ la reguloj kaj principoj de la librotenado de la franca ŝtato. Tiuj librotenaj principoj estas la reguleco, la sincereco kaj la bilda fideleco de la rezultoj de la pasintjaraj operacioj same kiel la financa kaj heredaĵa situacio de la ŝtato fine de la jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.