surakva sporto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remado estas antaŭenigo de boato per remiloj. En la boatoj sidas ordinare unu ĝis naŭ personoj. La remantoj tenas aŭ po unu remilon aŭ po du remilojn. Laŭ tio oni distingas la du fakojn unuremila kaj duremila remado. La sporto okazas ĉefe sur riveroj, kanaloj aŭ lagoj. Per taŭga boato oni ankaŭ povas remi ĉe la marbordo. Remantoj sidas en la boato turnante sian dorson al la veturdirekto de la boato. Kontraŭe al kajakado-kanuado, en kiu la sportisto tenas la pagajon nur per siaj manoj, remboatoj devas havi ingon por la remiloj. Ankaŭ la plej multo da forto devenas el al kruroj. La sportantoj povas partopreni en konkursoj aŭ praktiki la sporton libertempe por malstreĉi sin. Por remi sukcese en konkurso gravas kaj forto kaj eltenemo, moviĝemo kaj kunordigo.
Remado | |
---|---|
Diversaj boato-kategorioj | |
olimpika sporto • speco de sporto • ŝatokupo | |
akvosporto • remado sur boato | |
Fakoj | |
unuremila kaj duremila remado | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpiaj ludoj | 1900 |
Monda ĉampionumo | 1962 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Federacio de Remado (FISA) |
Fondita: | 25-a de junio 1892 |
TTT: | worldrowing.com |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Remado | |
La internacia rega federacio estas la Fédération Internationale des Sociétés d’Aviron (FISA, esperante: Federacio internacia de asocioj de remado).
La remado servis komence la trafikon kaj transporton kaj oni uzis sklavojn por funkciigi la galerojn (remŝipoj) ĝis la 4-a jarcento en la antikva Egiptujo, sur la Nilo kaj pli poste en la Roma Imperio. La remado ofte helpis la velŝipon ĉe la nordeŭropaj popoloj. Antaŭ la ekzisto de vapormaŝinoj remboatoj havas la avantaĝon, ke ili povas moviĝi sendepende de vento.
Oni scias el historiaj priskriboj, ke remkonkursoj okazis jam en la antikva Egiptujo ĉirkaŭ 1500 jaroj a.K.[1][2] La reĝo (faraono) Amenhotep la 2-a interalie estis konata kiel bona remisto.[3] En la verko Eneado de la aŭtoro Vergilio el la 1-a antaŭkrista jarcento remkonkurso estas unu el la funebraj ludoj.[3]
Dum la mezepoko (13-a jarcento) en Londono aperis jam asocioj de la pramistoj, kiuj liveris personojn per boatoj. En la 16-a jc. aperis jam vetoj pri remkonkursoj. La moderna remsporto devenas el Anglujo. La irlandano Thomas Doggett en 1715 aranĝis en Londono konkurson por pramistoj. Ĝi nomiĝas Dogget’s Coat and Badge (esperante: Mantelo kaj insigno de Doggett) kaj estas la plej maljuna remkonkurso, kiu ankoraŭ okazas.[4][5] En Ameriko la unua registrita konkurso okazis 1756 en Nov-Jorko.[3][5]
Ĉirkaŭ la jaro 1800 remado fariĝas universitata sporto.[4][2] La boata kurumo (angle:The Boat Race) – konkurso inter la Universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo – ekis en la jaro 1829 en Henley-on-Thames kaj okazas ekde 1856 ĉiujare. En 1839 la regatto Henley, kiu okazas ekde 1851 kiel Reĝa Regatto Henley ĉiujare, estis unuafoje aranĝita.[6]
En la 19-a jarcento anglaj komercistoj disvastigis la sporton eksterlanden. Der Hamburger Ruder Club (La hamburga rem-klubo) fondiĝis 1836 kaj estas la plej aĝa eksterbrituja remklubo.[7] En la sekvaj jaroj en multaj aliaj landoj fondiĝis remkluboj. Oni fondis en 1892 la Internacian Remistan Asocion, kiu venontjare aranĝis sian unuan eŭropan ĉampionumon.[8] Remado debutis en la duaj Olimpiaj Ludoj en 1900 por viroj kaj en 1976 por virinoj. Ekde 1962 ekzistas monda ĉampionumo - komence nur por viroj kaj ekde 1974 ĝi ankaŭ enhavas konkursojn virinoj.
Remboatoj estas longa kaj mallarĝa. Ĉe la flankoj troviĝas por ĉiu remilo po unu elstarilo sur kies plej ekstera fino estas turnebla remilingo. La remantoj sidas sur ŝovebla sidilo, kiu troviĝas sur du reloj. La piedojn oni metas en piedoapogilon. Oni povas distingi konkursajn de ekskursaj boatoj. Konkursboatoj havas fermitan aeroentenan korpon. Ili estas interalie konstruita el multaj tavoloj da karbofibraj matoj en sinteza rezino kaj kevlaro. Ekskursboatoj havas malferman korpon por transporti pakaĵon. Ili ofte estas konstruita el ligno kaj vitrofibra plasto. Apartaj boatoj ekzistas por malkapabluloj aŭ marborda kaj mara remado. Ĉar boatoj estas longe uzebla per ĝusta prizorgado, boatoj kun nur ligna korpo ankoraŭ estas uzataj.
En la unua Boat Race en 1829 la boatoj ankoraŭ havis fiksan sidilon kaj sur la boatorando troviĝas la remilo-apogilo. La unuan tipon de elstarilo konstruis la anglo Anthony Brown en 1928.[5] Sed daŭris kelkajn jarojn ĝis ĝi venkis super la surranda remiloapogilo. Iafoje la anglo H. Clasper estas nomita kiel invento de la elstarilo.[9] Li konstruis ilin ekde 1845.[5] La glita sidloko aperis en 1857 en Usono. En 1878 en Anglujo aperis la rulebla sidilo.[9][10]
Remilo kvazaŭ estas longa stango kun tenilo ĉe unu fino kaj plata padelo ĉe la alia fino. Modernaj remiloj estas faritaj el karbofibra plasto. Ili anstataŭis la antaŭe uzitajn lignajn remilojn. Duremilo estas proksimume 2,8 metrojn longa kaj pezas proksimume 1,4 kg. Unuremilo estas proksimume 3,7 metrojn longa kaj pezas proksimume 2,4 kg. La padeloj estas koloritaj laŭ la koloroj de la klubo aŭ ŝtato al kiu la teamo apartenas.
Por albordiĝi remboatoj bezonas malaltajn floskajojn, por ke la elstariloj ne koliziu kun la floskajo. Kiam la boatoj ne estas uzataj, ili restas en la klubejo, kiu havas halon por la boatoj.
Remisto celas svingi la remilojn tiel, ke oni plej efike uzas sian forton por antaŭenigi la boaton. Ekzistas du fakoj: unuremila kaj duremila remado. En unuremila boato la remistoj havas po unu remilon. En duremila boato la remistoj havas po du remilojn. La du manieroj estas tre similaj. Oni celas fluan moviĝon de la korpo. Ĉia subita ektiro aŭ ekpuŝo estas malhelpa.
Duremilaj boatoj estas ete pli rapidaj ol unuremilaj boatoj kun la sama nombro de remistoj.
La svingo konsistas el tirfazo, en kio oni antaŭenigas la boaton, kaj senŝarĝa fazo, en kiu oni revenas al la komencpozicio. Por komenci la svingon oni fleksas siajn krurojn, malfleksas siajn brakojn kaj klinetas sian torson antaŭen (= al la boatovosto). La padeloj estas orta super la akvosupraĵo. Oni tenas la remilon tiel, ke dum la tirfazo la manartikoj estas nefleksitaj. Nun komencas la antaŭenigo de la boato. Oni enakvigas la padelon tiel profunde, ke la supra padelorando troviĝas ĉe la akvosupraĵo. Komence oni nur antaŭenigas la boaton per la kruroj. Sed tuj post tio, kiam la manoj preterpasas la piedojn, oni ekklinas la torson malantaŭen (= al la boatokapo). La brakoj ankoraŭ restas malfleksitaj.
Por ke la remiloj ne tuŝu, remisto devas teni manon super la alia. La teniloj estas tiel longaj, ke ili kolizius, kiam oni tenas ilin samalte. Ĉiu lando havas propran preferon, ĉu la maldekstra aŭ la dekstra mano estas la supra. Ankaŭ mano estas tenita pli proksima al la korpo ol la alia. La flekso de la brakoj komenciĝas tuj antaŭ la manoj preterpasas la genuojn. La malflekso de la kruroj finiĝas unue. Post tio la brakotiro kaj torsoklino finiĝas. La manoj nun troviĝas tuj antaŭ la ventro kaj la torso klinas sin malantaŭen. Tiam oni elakvigas la padelojn per malleveto de la malsupraj brakoj kaj turnas la padelojn paralela al la akvosupraĵo.
La senŝarĝa fazo komenciĝas per formovi la manojn for de la torso kaj klini sin antaŭen. Kiam la manoj preterpasas la genuojn oni ekrulas al la boatovosto. Antaŭ ol oni atingas la komencopozicion oni ree turnas la padelojn orta la la akvosupraĵo. Tiel oni povas komenci la tirfazon sen interrompo.
Jen nur la diferencoj inter la manieroj. Oni distingas internan manon de ekstera mano. La interna mano estas tiu, kiu estas pli proksima al la remilingo. Oni tenas la remilon tiel, ke la distanco inter la manoj estas du kaj duona manlarĝo. Pro la nesimetria movo, oni devas lasi spacon inter la kruroj por la ekstera brako en la komencpozicio. La unuremila tenilo estas pli longa ol la duremila. Ĉar la tenilo ne povas preterpasi la korpon, la svingo estas pli mallonga. Oni turnas la remilon per la interna mano. La ekstera manartiko do restas tuttempe malfleksita. Kiam oni ekrulas en la senŝarĝa fazo, oni turnas sian torson tiel, ke la ŝultroj estas proksimume paralelaj al la remilo en la komencpozicio.
En la konkursoj la partoprenantoj kaj teamoj konkursas en diversaj kategorioj. La kategorioj distingiĝas inter pluraj vidpunktoj. Sed ne por ĉiu ebla kombinaĵo de vidpunktoj ekzistas konkursoj. Ĉar la nomoj de kategorioj povas fariĝi tre longa, la diversaj vidpunktoj havas literon por mallongigo. En la Olimpiaj Ludoj okazas konkursoj en 14 kategorioj. Ekde al aldono de konkursoj por virinoj en 1976 tiu numero ne ŝanĝis. Tamen oni kelkfoje interŝanĝis kategorion por alia en la programo. Ekde la monda ĉampionumo 2018 la nombro de porvirinaj kategorioj egalas al tiu de la viroj. Por tio oni forigis la malpezan viran unuremilan kvaropan remadon (LM4-) kaj aldonis la virinan unuremilan kvaropan remadon (W4-). En la sekvanta tabelo la flava fono indikas, ke la kategorio estas olimpia aŭ paralimpia.
Mallongigo | Minimuma mezuma aĝo |
---|---|
A | 27 |
B | 36 |
C | 43 |
D | 50 |
E | 55 |
F | 60 |
G | 65 |
H | 70 |
I | 75 |
J | 80 |
K | 83 |
L | 86 |
M | 89 |
En la sporto ekzistas diversaj boatokategorioj. Por la lernado de la remteĥniko kaj ekskursa remado oni uzas larĝajn boatojn. Por konkursoj oni preferas mallarĝajn boatojn, ĉar ili kreas malpli da akvorezisto. Sed tiuj boatoj estas pli renversiĝemaj. Kontraŭe al remado sur rivero aŭ lago marborda remado postulas specialajn boatojn, kiuj ne sinku sur onda maro.
Oni nomas boatojn laŭ la nombro de remistoj kun la finaĵo -opa[12] aŭ -remista.[13] Boato kun ok remistoj oni do povas nomi okopa aŭ okremista. Por unuremista boato oni evitas la vorton unuopa, ĉar tio ankaŭ povus signifi kvanton da boatoj. Por esti pli facile legebla la sekvanta listo nur enhavas unu variaĵon.
FISA agnoskas la jenajn boatokategoriojn:
Mallongigo de boatokategorio konsistas el 2 aŭ 3 signoj. La nombro montras la kvanton de remistoj. x signifas, ke temas pri duremila boato. Kiam x mankas, temas pri unuremila boato. + signifas, ke la boato havas stiriston. − signifas, ke la boato ne havas stiriston. Por la duremilaj kategorioj la minuso mankas. Iafoje oni anstataŭigas la signosinsekvon x+ per *.
Por la lernado kaj por ekskursoj oni kutime uzas duremilan duopan kun stiristo(2x+) aŭ duremilan kvaropan kun stiristo(4x+). Kelkaj el tiuj boatoj havas la eblon ŝanĝi la stirlokon al remloko kaj ree. Tiam ili estas duremila triopa aŭ duremila kvinopa boato. Malofta boato estas duremila okopa boato (8x+).
La svisa boatokonstruofirmao Stämpfli en 2001 plilongigis okopan boaton per kvar pecoj de kvaropa kaj tiel kreis duremilan dudekkvaropan boaton. Remkluboj povas lui ĝin.
Jen ekzemploj por tuta nomo de kategorio:
La sidlokoj en ĉiu pluropa remboato havas numeron. Oni numeras de la boatokapo al la boatovosto. Do la plej antaŭa sidloko ĉiam havas la numeron unu kaj la sidloko de la remestro havas la plej altan numeron.
Por klara komunikado inter la teamanoj ekzistas difinitaj ordonoj, por ke ĉiu ano agu en akordo. Tiaj ordonoj konsistas el malmultaj vortoj kaj ekzistas por multaj agoj. Ordonoj ekzistas ekzemple por komenci kaj ĉesi remadon, ekporti boaton aŭ meti ĝin en la akvon.
Kelkaj teamanoj havas specialajn taskojn:
La remestro estas la remanto, kiu sidas plej proksima al la boatomalantaŭo. Ĉar la remantoj sidas dorsantaŭe en la boato, ĉiu povas vidi ĝin. Laŭ la rapideco de la remestro la ceteraj remantoj remas. Kiam ĝi metas la padelon en aŭ el la akvo la aliaj devas fari la saman. Tial ĝi havas la respondecon teni kiel eble plej konstantan rapidecon aŭ (mal)akceli, kiam tio estas necesa. En kelkaj senstiristaj boatoj la remestro ankaŭ stiras la boaton per turneble fiksita ŝuo, kiu per ŝnuro estas ligita al la rudro.
La pruulo estas la remanto, kiu sidas plej proksima al la boatoantaŭo. En senstiristaj boatoj la pruulo devas rigardi trans la ŝultron de tempo al tempo por scii, kien la boato moviĝas aŭ kio okazas antaŭ la boato. En duremilaj boatoj la pruulo sole povas ete stiri ĝin pere de tiri unu remilon pli forta ol la alia. En aliaj okazoj ĝi devas doni ordonon al la ceteraj remantoj por stiri la boaton.
La stirloko kutime troviĝas ĉe la malantaŭo de la boato. En duopaj kaj kvaropaj konkursboatoj ĝi troviĝas ĉe la antaŭo, pro pli bona pozicio de la masocentro. Por stiri la boaton, la stiranto tenas ŝnuron, kies finoj estas ligitaj al la rudro. Dum regatto ĝi ankaŭ instigas la remantojn per alvokoj, por ke ili maksimume penas. Ĉar ĝi plej bone povas vidi, kie la aliaj konkursantoj troviĝas, la stiranto donas ordonojn (ekzemple por sprinti) al la teamo. Por esti facile komprenebla por ĉiu boatano, modernaj boatoj havas laŭtparolilan aparaton. En ekskursa remado la stirloko estas rigardata kiel ripoza loko, ĉar ĝi ne postulas ian korpan penon. Tial dum ekskurso estas kutime, ke remanto kaj la stiranto regule ŝanĝas iliajn sidlokojn, por ke ĉiu remanto povas ripozi.
Kiel ĉiu alia boatokonkurso ankaŭ remkonkurso nomiĝas regatto. Ekzistas du popularaj manieroj de konkursodisvolvo: La flankalflankaj konkursoj kaj tempokurumoj. Popularaj konkursoj inter anglaj universitataj teamoj estas la t.n. bumps races.
En la flankalflankaj konkursoj pluraj boatoj startas samtempe kaj la unua, kiu atingas la cellinion estas la venkinto. En tiaj konkursoj nur gravas atingi la celon antaŭ la aliaj konkursantoj. La tempo mem ne estas grava. Ĉar ofte la vego ne estas sufiĉe larĝa por ĉiuj partoprenantoj, la konkursoj ĝenerale estas pluretapaj. La monda asocio uzas tiun manieron por siaj konkursoj. En tiuj la vego devas longi 2 km kaj havi ses koridorojn. La unuopaj etapoj konsistas el pluraj kurumoj kun kutime po ses partoprenantoj. La venkinto kaj kelkfoje ankaŭ la dua kaj triarangaj partoprenos en la pli altrangaj kurumoj de la venonta etapo. Por la alia boatoj ekzistas kelkfoje savetapo, en kiu ili ankaŭ povas gajni lokon en pli altranga kurumo. Tio helpas, kiam ekzemple la vetero influas la rezulton. En la lasta etapo la partoprenantoj de la A-finalo konkursas pri la rangoj unu ĝis ses, la partoprenantoj de la B-finalo pri la rangoj sep ĝis dekdu kaj tiel plu. Aliaj kutimaj distancoj estas 350 m, 500m aŭ 1 km.
La Olimpiaj Ludoj estas la plej grava konkurso por remistoj okazante ĉiujn kvar jarojn. La remkonkursoj estas parto de la Olimpiaj Ludoj ekde la dua olimpiko en 1900 por viroj kaj ekde 1976 por virinoj. Dum la unua olimpiko la konkursoj ne okazis pro tro forta vento. Ekde 1912 la viroj remas 2km (krom 1948) kaj ekde 1988 ankaŭ la virinoj (antaŭe 1km). La plej sukcesaj ŝtatoj estas Usono, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Germanujo.
La unua monda ĉampionumo okazis 1962 sur la lago Rotsee en Svisujo. Komence ili okazis ĉiujn kvar jarojn kaj ekde 1974 ĉiujare. En olimpiaj jaroj ĝi okazis kune kun la monda ĉampionumo de junuloj kaj nur por la neolimpiaj kategorioj. La vego longas 2km.
Internacia serio de regattoj aranĝita de FISA. Ĝi konsistas el tri regattoj inter aprilo kaj julio. Oni uzas ĝin kiel preparo pri la Olimpiaj Ludoj kaj monda ĉampionumo. Ĝi okazis ekde 1997.
Aliaj konataj regattoj estas interalie:
En la alia maniero, la kontraŭhorloĝaj tempokurumoj, la boatoj startas unu post la alia. En tiuj nur gravas la temporezulto, kiu difinas la rangon de teamo. Tia disvolvomaniero estas ofte tie uzata, kie la akvosupraĵo ne estas sufiĉe larĝa por pluraj koridoroj. Konata tiaspeca kurumo estas la Head of the River Race sur la sama parto de la Tamizo kiel la Boat Race.
Ekzistas kelkaj longegaj regattoj, kiuj pro siaj longeco ne vere estas maratono. Ekzemploj estas la 160km-longa Tour du Lac Léman à l’Aviron sur la lago Lemano aŭ la 210km-longa Elfsteden Roeimarathon en Frislando. Por tiaj konkursoj oni uzas ekskursboatojn kun stiristoj.
Pri remado ne ekzistas oficialaj rekordoj, ĉar la tempoj tro dependas de eksteraj influoj kiel vento kaj akvofluo. Tamen FISA disdonas liston pri la plej bonaj tutmondaj tempoj de la 2.000 metroj vego. La plej bona tempo por virino en solopa boato estas 7:07,710 minutoj. Tio egalas al mezuma rapdio de 16,8 km/h. La plej bona tempo de vira unuremila okopo - la plej rapida kategorio - estas 5:18,680 minutoj, kiu egalas al mezuma rapido de 22,6 km/h.[14]
Krom konkursoj ankaŭ ekskursoj ludas gravan rolon. La ekskursoj povas esti unu- aŭ plurtagaj. Ilin organizas kluboj nur por siaj klubanoj aŭ ili estas eventoj por multaj kluboj kiel la Vezero-Maratono. Oni uzas la fluon de rivero por pli facile antaŭenmoviĝi. Tiel estas ebla remi multe da kilometroj ene de tago. Elemento de remekskurso ofte estas kluzi la boaton. Dum plurtagaj ekskursoj oni povas tendumi aŭ tranokti en hotelo aŭ boatodomo de alia klubo. La ekskursboatoj havas spacon por pakaĵo aŭ manĝaĵo. La remantoj ne havas fiksan pozicion, do por ripozo remanto kaj la stiranto povas ŝanĝi siajn poziciojn.
Remado estas sporto, kiu ekzercas ĉiujn ĉefajn muskologrupojn. Oni uzas proksimume 80 procentoj de sia muskolmaso.[15] La plejparto de la forto venas el la kruromuskoloj, cetere oni ankaŭ ekzercas brako-, dorso- kaj ventromuskolojn.[16] Remado estas sporto en kiu on ne libere spiras. La nombro de spiroj kongruas kun la remilosvingoj. Dum malgranda peno sufiĉas spiri po unufoje por ĉiu svingo. Kiam la peno tro grandiĝas oni kutime enmetas duan spiron dum la senŝarĝa fazo. La kongruo helpas transporti la forton de la kruroj tra la korpo.[15]
Pro la grando de la uzata muskolmaso, remado ankaŭ estas peno por la sangocirkula sistemo. Tial ĝi ne etas rekomendinda sporto por homoj kun malsano de la sangocirkula sistemo. Internacie sukcesaj remistoj havas korograndon de 1100 ml ĝis 1500 ml (mezuma persono havas 700 ml ĝis 800 ml). Tia granda koro povas pumpi 40 litroj/minuto (ĉe mezuma viro: 20 litroj/minuto). La maksimuma absoluta oksigeno-enpreno estas inter 6000 ml/min kaj 7000 ml/min. Tiu valoro pleje kongruas kun la korpopezo. Ĉar la boato portas la pezon de remistoj kaj remisto ne devas porti sian pezon mem ekzemple per siaj kruroj, estas avantaĝo kiam oni estas tre peza.[17]
Ĝi ankaŭ estas sporto en kiu vundoj preskaŭ ne okazas. Malbona remteĥniko tamen povas konduki al doloro en korpopartoj, se oni ekzemple tenas la remilojn per fleksita manartiko aŭ la dorson kurba. Pro tonda ŝarĝado inter la haŭto kaj la tenilo, kaloj kaj haŭtvezikoj estas ordinara okazaĵo por komencantoj aŭ post trejnadopaŭzo. Se oni regule remas la haŭto alkutimiĝas al tiu ŝarĝado. Renversiĝo de boato povas esti danĝera situacio. Tiam estas konsilinda resti ĉe la boato. Hipotermio en tro malvarma akvo aŭ dronado pro forta fluo ekzemple ĉe vejro povas minaci la vivon de remistoj. Sed ne ekzistas statistikoj pri tio, ĉar ĝi okazis nur tre malofte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.