From Wikipedia, the free encyclopedia
Raymond Samuel TOMLINSON (naskiĝis la 2-an de oktobro 1941, mortis la 5-an de marto 2016[1]) estas konsiderata la inventinto de la retpoŝto.
Ray Tomlinson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Raymond Samuel Tomlinson |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1941 en Amsterdamo |
Morto | 5-an de marto 2016 (74-jaraĝa) en Lincoln |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Politeknika Instituto Rensselaer Masaĉuseca Instituto de Teknologio - elektrotekniko (–1965) |
Okupo | |
Okupo | programisto komputosciencisto patentiginto inventisto dezajnisto |
Verkoj | retpoŝto TENEX |
TTT | |
Retejo | http://openmap.bbn.com/~tomlinso/ray/home.html |
Tomlinson studis elektroteknikon en la Rensselaer Polytechnic Institute kaj en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Kiel studento, en la jaro 1960, li unuafoje dediĉis sin al la kreado de komputilprogramoj.
Post sia studado li laboris kiel komputilteknikisto en la firmao Bolt, Beranek and Newman (BBN) en Kembriĝo (Masaĉuseco), t. e. privata entrepreno, kiu partoprenis en kreado de ARPANET en 1968, retejon, el kiu poste iĝis la Interreto.
Unue estiĝis CPYNET, protokolo, kiu transdonis datumojn inter konektitaj komputilaj sistemoj. Por doni al ĝi la povon, sendi mesaĝojn, Tomlinson uzis la programon SNDMSG, kiu estis kreita por la loka uzo. Tomlinson kombinis CPYNET kaj SNDMSG, kaj por distingi inter ricevonto kaj komputilo, li elektis la simbolon @, kiu ĝenerale ne estis uzata por aliaj celoj.
En la jaro 1971 Tomlinson prezentis sian programon al siaj kolegoj kaj li sendis unuan retmesaĝon. La enhavo de la unua retmesaĝo ne plu estas konata.
La pluevoluigon de la retpoŝto Tomlinson ne plu partoprenis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.