skribsigno From Wikipedia, the free encyclopedia
La signo @ estas simbola mallongigo aŭ ligaturo por la latina vorto ad (ĉe), historie ofte uzata en anglalingvaj landoj por la samsignifa angla vorto at, kiu donis ankaŭ la anglan nomon de la simbolo. Ĝia formala angla nomo commercial at ("komerca ĉe") devenas el komerca uzo en anglalingvaj fakturoj kun la signifo "po", ekz. "7 widgets @ £2 ea. = £14" ("7 umoj po 2 pundoj egalas 14 pundojn").
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Ĝia Esperanta nomo "heliko" devenas de la simileco kun konkohava heliko. La alternativa nomo ĉe estas rekta traduko el la angla/latina, kaj de tempo al tempo uzatas kun la signifo "ĉe" en poŝtelefona lingvo, sloganoj k.s., ekzemple E@I.
Ĝia nun plej ofta uzo estas en ret-poŝto, elektronika adreso, kiel ekz. en sinjoroxy@mondo.net. Legu: sinjoro xy ĉe mondo punkto net. Uzadon de tiu ĉi simbolo en elektronika poŝto enkondukis Ray Tomlinson en la jaro 1972. Por multaj homoj ĝi iĝis simbolo por la Interreto.
Esperantistoj uzas diversajn versiojn de la elparolo, krom "heliko" ankaŭ "simiovosto", "at", "ĉe" kaj aliajn. Entute montriĝis kaoso, kiu estas unuflanke maldezirenda, aliflanke malhelpas bonan interkomprenon.
Nun ekzistas la tendenco uzi pli ofte "ĉe". Tio estas la rekta traduko de la angla "at" kaj de diversaj aliaj nacilingvaj similaj esprimoj.
“Heliko” respondas en la kodsistemoj Unicode kaj ASCII al la signo 64, aŭ 0x0040. Sur multaj klavaroj oni povas ĝin produkti per la kombino Alt+64.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.