Rajon
administra unuo en pluraj landoj From Wikipedia, the free encyclopedia
administra unuo en pluraj landoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Rajon (ruse, ukraine kaj bulgare район, beloruse раён, latve rajons, litove rajonas, kartvele რაიონი [ɾa.i.ɔ.ni], azere rayon; de la franca rayon = distrikto) estas la nomo de administracia unuo en Azerbajĝano, Belorusio, Bulgario,[1] Kartvelio (ĝis 2006), Kirgizio, Latvio (ĝis 2009), Litovio, Moldavio, Rusio,[2] Ukrainio kaj aliaj landoj. En la administra hierarkio rajono troviĝas sub la pli grandaj regionoj aŭ provincoj, nomataj oblast aŭ similforme, regionoj (kraj) aŭ aŭtonomaj distriktoj resp. aŭtonomaj respublikoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri administracia unuo je malalta niveo en certaj landoj. Por fadena materialo produktata el celulozo rigardu la paĝon Rajono (teksaĵo). |
Ankaŭ en urbegoj, urbopartoj estas dividitaj en urbokvartaloj same nomataj "rajon".
En kelkaj respublikoj de Rusio la administraj distriktoj de nomo rajon oficiale estas nomataj en la lokaj lingvoj, ekzemple Ulus (улус) en Jakutio aŭ Koĵuun (кожуун) en Tuvio. Tiuj administraj unuoj tamen havas la saman statuson kiel la administraj unuoj ruse nomataj "район", do "rajon".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.