Provinco Kermano

provinco de Irano From Wikipedia, the free encyclopedia

Provinco Kermano
Remove ads

La provinco Kermano[1]provinco Kerman - perse ‏استان کرمان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kermano. La provinco kovras areon de 180 836 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 652 413 loĝantojn.

Rapidaj faktoj استان کرمان, [+] ...
Thumb
fontano en la ĝardeno Ŝazdeh
Thumb
la adoba citadelo de Bam, antaŭ tertremo de 2003
Thumb
tombejo de la sufia gvidanto Nur-eddin Nemat Ollah-e Vali en la oazo Mahan
Remove ads

Geografio

La klimato de la maldense loĝata provinco estas dezerteca kun varmegaj, sekaj someroj, kaj malvarmaj sed same sekaj vintoj. La provinca ĉefurbo Kerman havas 320 000 loĝantojn, situas en alteco de 1 748 metroj super la marnivelo kaj havas relative agrablan klimaton.

Sub la provinca areo kontaktiĝas la arabia plato kaj la eŭrazia plato. Pro tiu kontaktiĝo, en la ŝtato Irano kaj aparte la regiono Kerman relative ofte okazas tertremoj.

Geografiaj elementoj

Remove ads

Administra divido

La provinco konsistas el 21 distriktoj:

AnarManuĝan
AnbarabadRabar
BaftRafsanĝan
Bam (Irano)Ravar
BardsirRajen
FahraĝRigan
FarjabRoudbar-e-Ĝonub      
Ghaleje-Ganĝ      Ŝahr-e-Babak
ĜiroftSirĝan
KermanoZarand
Kuhbonan

Vilaĝoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads