From Wikipedia, the free encyclopedia
Privilegium Othonis (Privilegio de Oto, aŭ Ota Privilegio), estas dekreta akto promulgita en Romo la 13-an de februaro 962 iniciate de Oto la 1-a, ĵus elektita imperiestro de la Sankta Romia imperio. Ĝia enhavo kondiĉigis la rilatojn de papoj kun la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.
La aŭtentikeco de la dokumento, multe diskutita, ŝajnas certa, ankaŭ se la nuna versio ekzistanta, konservita en la Sekreta vatikana arĥivo, ŝajnas nur kopio de la originalo, kiu probable perdiĝis.
Ĝis la duono de la 10-a jarcento la ŝtato de la eklezio havis limojn necertajn kaj la papa regado etendiĝis nur al Romo kaj kelkaj malmultaj urboj de centra-norda Latio, en la "Romandiola" nome Raveno kun ĉirkaŭjaj zonteritorioj origine regataj de Bizanco. La aliaj italaj teritorioj estis formale parto de la Regnum Italiae, sub la krono de reĝo de Germanio, tiam Oto la 2-a (la 1-a kiel imperiestro) ekde 951. Unike, tial, Oto povus etendi la papokontrolitan landon.
En 962 papo Johano la 12-a petis helpon al la reĝo de Germanio por esti defendata de la invadoj de kelkaj papaj teritorioj fare de Berengaro la 2-a kaj sudaj uzurpantoj. Oto venis al Romo, kie la papo lin kronis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Kelkajn tagojn poste, la du decidis kiujn reciprokajn “privilegiojn” unu allasu al la alia.
La du suverenoj deklaris la validecon de Constitutio romana (roma konstitucio) (824) de la reĝo de Italio kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio Lotario la 1-a kaj, ĉeeste de siaj delegitoj, krome, Oto atribuis al si konkretajn kontrolrajtojn, ankaŭ militajn, sur la urbo Romo. Oto sin devontigis, aliflanke, rekoni la legitimecon de la papa posedo de la teritoriaj donacoj de Pipino la 3-a kaj Karolo la Granda (per la Promiso carisiaca de 754).[1]
Sekvantan jaron (963), sekve de la fuĝo, el Romo, de papo Johano la 12-a, puninda laŭ imperiestro ĉar li ekpaktis ankaŭ kun malamikoj de la imperiestro (konkrete kun Berengaro) eble konsciiĝinte ke li mem cedis tro al la imperiestro: (fakte, ŝtato kaj papado fariĝis preskaŭ ekspansio de la imperiestra povo sub la vesto de donaco), dum koncilio kunvokita (6-an de novembro) en la Baziliko de Sankta Petro Oto altrudis, krom eksigon de la papo kaj nomumo de alia, novan klaŭzon al la Privilegio, laŭ kiu neniu estonta papo estus elektita sen la antaŭkonsento de la imperiestro (en la antaŭa kompilita teksto la imperiestra konsento povis aldoniĝi postelekto). Laŭ la menciita "Constitutio Romana" kaj faktaj akordoj kun antaŭaj imperiestroj, la papo devus ĵuri fidelon al la imperiestro mem aŭ al liaj delegitoj.
La Privilegio de Oto estis rekonfirmita per la Diploma Heinricianum (Henrika diplomo), interkonsentita la paskan tagon de 1020 inter papo Benedikto la 8-a kaj la imperiestro Henriko la 2-a en Bamberg, okaze de vizito de la papo al tiu urbo.[2]
En la postaj dekoj iuj papoj, ekde Leono la 9-a, iniciatis reformon de la eklezio kaj, tial, komencis oponi al la Privilegio, kiu limigis la aŭtonomion kaj de la papo kaj de la kardinala kolegio. Ĝi estis definitive aboliicita de Nikolao la 2-a en la laterana koncilio de 1059: la papo promulgis dekreton per kiu estis establite ke, ekde tiu momento, la elektado de papo estu ekskluziva prerogativo de la kardinala kolegio kuniĝinta en konklavo. Laŭ historiistoj ĝuste tiu abolicio kreis premisojn por la eksplodo de la investitura polemiko kiu kontraŭmetis la eklezion kaj la imperion unu kontraŭ la alian ekde 1076 al 1122.
131. Leono la 8-a (963-64 kaj 964-65)
133. Johano la 13-a (965-972)
134. Benedikto la 4-a (972-74)
135. Benedikto la 7-a (974-983)
136. Johano 14-a (983-84)
137. Johano 15-a (985-996)
138. Gregorio la 5-a (996-999)
Johano 16-a (997-98) (Kontraŭpapo)
139. Silvestro la 2-a (999-1003)
149. Klemento la 2-a (1046-47)
151. Damaso la 2-a (julio-aŭgusto 1048)
152. Leono 9-a (1049-1054)
153. Viktoro la 2-a (1054-57)
155. Nikolao la 2-a (1058-1061).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.