From Wikipedia, the free encyclopedia
Pri la krimoj kaj la punoj (Dei delitti e delle pene [ˈdei deˈlitti e ˈdelle ˈpeːne]) estas eseo pri juro verkita de la itala Cesare Beccaria en 1764. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la libroj plej influaj sur la reformo de la eŭropa kriminala juro en la spirito de Klerismo.[1][2]
Dei delitti e delle pene | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Cesare Beccaria |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1764 |
Ĝenro | eseo |
Oni konsideras, ke la nuntempa aboliciisma movado estis iniciatita ekde la publikigo en Italio de la libro de Cesare Beccaria, en 1764.[3] Pere de tiu, Beccaria klopodis pruvi ne nur la maljustecon, sed la malutilon mem de la mortopuno kaj de la torturo el la vidpunkto de la sociala politiko. Beccaría same klarigis la karakteron krimgenerantan de la mortopuno aplikebla al deliktoj fakte malmulte gravaj: “La punoj devas esti proporciaj al la graveco de la deliktoj. Se ĉiuj punoj estas same rigoraj, la deliktuloj fifaros ĉiam la plej grandan delikton”. La 3an de Februaro 1766 la Katolika Eklezio kondamnis la libron kaj inkludis ĝin en la Index, nome la listo de la malpermesataj libroj. Tie ĝi restis ĝis la malapero de la listo mem en Junio 1966, fare de la Dua Vatikana koncilio.[4] Influita per la libro de Beccaría, Leopoldo de Habsburgo, fama klerisma monarko kaj estonta imperiestro de Aŭstrio, abolis la mortopunon en la tiam sendependa Grandduklando de Toskanio la 30an de Novembro 1786, post haltigi de facto la ekzekutojn (la lasta estis plenumita en 1769).
Post la publikigo de iuj artikoloj temantaj ekonomion, Beccaria presigis (dekomence anonime) en 1764 la libron Dei delitti e delle pene (Pri la krimoj kaj la punoj), mallonga eseo kiu tamen trafis grandan ŝancon en tuta Eŭropo, kaj aparte en Francio, kie ricevis la entuziasman akcepton ĉe kompilistoj de la Encyclopédie, de Voltaire kaj de la plej prestiĝaj philosophes kiuj tradukis lian verkon al la franca lingvo. La francan version, fakte, faris André Morellet, abato kaj filozofo, kun notoj de Denis Diderot. Ĉiuj tiuj inteligentuloj konsideris la eseon vera kaj propra ĉefverko.[5] La verko estis metita en la Indekso de malpermesitaj libroj en 1767, eble pro la suspekto, ke la distingo inter peko kaj krimo allasu la konvinkon, ke la krimo povus esti senpeka.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.