La Meksika falkoPrerifalko (Falco mexicanus) estas mezgranda rabobirdo en ordo de falkoformaj (Falconiformes), en familio Falkedoj (Falconidae). Ĝi estas birdo de okcidenta Nordameriko.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Meksika falko
Meksika falko
Meksika falko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. mexicanus
Falco mexicanus
(Schlegel, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Ĝi estas similgranda al Migra falko (sed pli hela) aŭ korvo, kun averaĝa longo de 40 cm (el 38 al 45 cm) kaj enverguro de 1 m, dum la pezo estas de 720 ĝis 750 g. Kiel ĉe ĉiuj falkoj, inoj estas rimarkinde pli grandaj ol maskloj.

Distribuado

Ili reproduktiĝas el suda Kanado nome suda Manitobo, Saskaĉevano, Alberto kaj sudcentra Brita Kolumbio suden tra okcidenta Usono –iom el la orienta bordo de la Roka Montaro al la Kaskada Montaro, same kiel ĝis la Kalifornia Centra Valo– al la nordaj subŝtatoj de Meksiko de Baja California, Durango, kaj nordo de San Luis Potosí. Ĝi estas multe malpli migranta ol la aliaj nordamerikaj falkoj, sed vintre ili iome retiriĝas el plej nordaj kaj el plej altaj partoj de siaj reproduktejoj kaj etendas okcidenten al la dezertoj kaj marbordoj de la Pacifiko en Kalifornio, orienten al ĉirkaŭ la 100a meridiano, kaj suden al la Baja California Sur, Jalisco, kaj Hidalgo, kaj terenoj de centra Meksikio, kie ĝi alvenas ĝis la subŝtato de Oaxaca, kvankam kelkaj markas ties limojn norde de Meksikurbo.

Ĝi estas dokumentata ĝis 2,300 m super marnivelo.

Aspekto

Thumb
Meksika falko soranta

Ties plumaro estas tre grizbruna (iome nomata "sableca") supre kaj pala kun pli malpli malhela makuleteco sube. La plej malhelaj parto de supraĵo estas la unuarangaj flugilplumoj; la plej helaj estas la pugo kaj la vosto, ĉefe la eksteraj vostoplumoj. La kapo havas "mustaĉan" markon kiel tiu de la Migra falko sed pli mallarĝan, kaj blankan linion super la okulo. Rimarkinda karaktero estas ke la akseloj kaj subflugiloj estas nigraj, escepte laŭlonge de la bordo de la flugilo. Junuloj similas al plenkreskuloj escepte ke ili havas malhelajn striojn en brusto kaj en ventro kaj pli malhelaj, malpli grizecajn suprajn partojn.

Alvokoj, aŭdataj ĉefe ĉe la nesto, estas priskribitaj kiel ripetaj krii krii krii…, kik kik kik…, kaj iom simile, simila al tiu de la Migra falko, sed pli altatona.

Espertoj povas separi malproksiman Meksikan falkon el Migra (ĝenerale la ununura simila specio en ties teritorio) pro la formo kaj flugmaniero. La Meksika falko havas pli longan voston proporcie al grando; pli tuboforman, malpli fortikan korpon; kaj la akselareo pli for el la korpo. Ties flugilfrapoj estas priskribitaj kiel fortaj kaj profundaj kiel tiuj de la Migra kaj havas la saman rapidan ritmon, sed pli rigida kaj pli mekanika.

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[1]

Sistematiko

La Meksika falko elstare similas al la Migra falko same kiel la "hierofalkoj" de la Malnova Mondo, ĉefe la Tartarfalko. Ĝi estis ofte konsiderata la unika amerika membro de tiu lasta grupo. Tamen tio estas neakceptebla pro tialoj de biogeografio, kaj pli ĵuse, Falco mexicanus estis konsiderata frua posteularo de aridaj teroj el la stirpo de la Migra falko, multe kiel la hierofalkoj reprezentas pli malfruan[2] diverĝon ol simila adapto al arida habitato. Tiele la simileco inter la Prerifalko kaj la hierofalkoj estas bona ekzemplo de konverĝa evoluo, dum la nuna specio kaj la malnovmondaj formoj kiaj la Tartarfalko kaj la Ĉasfalko ne estas tiom proksime parencoj sed ekologiaj ekvivalentoj.[3]

Ekologio kaj reproduktado

La habitato estas malferma kamparo, ĉefe arida, en somero inklude alpan tundron al malalta prerio kaj altaherba dezerto. Vintre ĝi estas pli disvastigata kun habitatoj el malaltaherbaj dezertoj kaj foje ĝis urboj.

La Meksika falko manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kiaj kunikloj (ĉefe somere) kaj mezgrandajn birdojn kaptitajn dumfluge. Kiel ĉe la Alaŭdfalko, ĝi ofte ĉasas per rapida kaj malalta flugo, je alto de nur unu metro ĉirkaŭe, espere surprizi predon dum ĝi superflugas la grundon aŭ el arbusto. Ties averaĝa rapido estas ĉirkaŭkalkulata je 72 km/h kaj ĝi akcelas se necese kaj la alto povas supreniri ĝis 15 al 90 m. Ĝi persekutas ankaŭ predojn vidatajn el ripozejo, denove ofte flugante tre malalte. Ĝi tipe kaptas birdojn per malalta persekutado kaj posta kapto, kaj nur malpli ofte per frapo el supre per spectakla plonĝo kiel ĉe la Migra falko.

Tiu specio nestas en klifokornicoj, tiele ke la reproduktaj plenkreskuloj estas surloke dum la reprodukta sezono; kelkaj revenas al sama loko. Ili ne konstruas neston, sed uzas fendon aŭ nur grunderon sen aldono de materialo. La ovaro averaĝas kvar ovojn (sed ĝis ses), kiuj estas subelipsaj kaj rozkolorecaj kun brunaj, ruĝecbrunaj kaj purpurecaj punktoj. La kovado daŭras 31 tagojn, komence kun la unua ovo. Kovado iĝas pli intensa post demetado de la lastaj ovoj, preskaŭ ĉe komenca eloviĝo. Kiel tipe ĉe falkoj, la ino faras plej la kovadon kaj la idozorgadon, kaj la masklo alportas plej manĝon, dum la ino ĉasas nur post kiam la idoj estas 12 al 14 tagojn aĝaj. La elnestiĝo okazas post 36 al 41 tagoj post eloviĝo kaj la idoj restas kun la familio dum mallonge antaŭ disiĝi.

Rilato kun homoj

Tiu specio estas ofte uzata en falkado. Kvankam ĝi estas konsiderata malfacile trejnebla kaj neantaŭvidebla, ĝi estas la plej populara falko en Usono, pro ties abundo kaj relative facila akiro. Ĝi estas valora ankaŭ pro ties agresemo (observantoj de naturaj birdoj kaj veterinarioj kunsentas, kun falkadistoj ke ĝi estas unu el plej agresemaj rabobirdoj). Ĝi estis foje hibridata kun la Migra falko kaj kun la Ĉasfalko.

La populacio estis ĉirkaŭkalkulata kiel stabila aŭ pliiĝanta je ĉirkaŭ 5000 paroj, kun eble 200 paroj reproduktantaj je la Rabobirda Konservejo de Rivero Serpento en Idaho.

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.