La premio Homo Homini (latine Homo al alia homo) estas donata ĉiujare de la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") al "individuo en rekono de dediĉo al la antaŭenigo de homaj rajtoj, demokratio kaj neperfortaj solvoj al politikaj konfliktoj".[1] Fondita en 1992, ĉi tiu organizo estas aktiva en pli ol 40 landoj kun fokuso sur humanitara kaj evoluhelpo kaj subteno por homaj rajtoj. Ekde la jaro 1999, la premio estas prezentata ĉe la filmfestivalo Jeden svět ("unu mondo"), la plej granda monda filmfestivalo pri homaj rajtoj.[2] La premion persone prezentis la iama disidento kaj prezidanto Václav Havel ĝis sia morto en 2011.
Rapidaj faktoj honorigo, Organizanto ...
Premio Homo Homini |
Oficiala titolo
| Premio Homo Homini |
honorigo |
Priskribo
| por antaŭenigo de homaj rajtoj |
Organizanto |
Člověk v tísni |
Lando |
Ĉeĥio |
Fondita en |
1992 |
|
En TTT |
Oficiala retejo vd |
|
Fermi
La pasintaj gajnintoj de la premio Homo Homini inkluzivas la jenajn:
- 1994: Sergej Kovaljov (Сергей Ковалёв)
- 1997: Szeto Wah (司徒華), honkonga homrajta aktivulo
- 1998: Ibrahim Rugova, kosova verkisto kaj politikisto
- 1999: Oswaldo Payá Sardiñas, kuba politika aktivulo
- 2000: Min Ko Naing (မင်းကိုနိုင်), birma demokratia aktivulo
- 2001: Zackie Achmat, sudafrika aktivulo kaj filmreĝisoro
- 2002: Thích Huyền Quang, Thích Quảng Độ kaj Thadeus Nguyễn Văn Lý, vjetnamaj bikŝuoj, do budhismaj monaĥoj
- 2003: Nataša Kandić (cirile Наташа Кандић), serba politika aktivulino
- 2004: Gheorghe Briceag, moldava homrajta aktivulo
- 2005: Ales Bjaljacki kaj la belorusia organizaĵo Vjasna (Вясна)
- 2006: Svetlana Gannuŝkina (Светла́на Га́ннушкина), rusia homrajta aktivulino
- 2007: Su Su Nway (စုစုနွေး), Phyu Phyu Thin (ဖြူဖြူသင်း) kaj Nilar Thein (နီလာသိန်း), birmaj demokratiaj aktivulinoj
- 2008: Liu Xiaobo (刘晓波), kaj simbole ĉiuj subskribintoj de la Ĉarto 08
- 2009: Majid Tavakoli (مجید توکلی) kaj Abdollah Momeni (عبدالله مؤمنی), iranaj politikaj aktivuloj
- 2010: Azimjon Asqarov, ankaŭ literumita Azimĵan Askarov, uzbeka politika aktivulo
- 2011: Kunordigo de Kuracistoj de Damasko, تنسيق أطباء دمشق
- 2012: Intiqam Aliyev (azere İntiqam Əliyev), azerbajĝana politika aktivulo
- 2013: Sapijat Magomedova (Сапият Магомедова), homrajta aktivulino el Dagestano
- 2014: Suad Nufal (سعاد نوفل), siria instruistino kaj politika aktivulino
- 2015: dek unu disidentoj de la antaŭe malliberigitaj 75 kubaj disidentoj, kiuj rifuzis forlasi la landon por batali por demokratio
- 2016: Teamo kontraŭ torturo (Кома́нда прóтив пы́ток), organizaĵo en Rusio
- 2017: Phạm Đoan Trang, vjetnama homrajta aktivulino
- 2018: Francisca Ramírez, nikaragva politika aktivulino
- 2019: Buzurgmeĥr Jorov (Бузургмеҳр Ёров), taĝika advokato
- 2020: Marfa Rabkova (Марфа Рабкова), Andrej Ĉapjuk (Андрэй Чапюк), Leanid Sudalenka (Леанід Судаленка) kaj Taccjana Lasica (Таццяна Ласіца) de la belorusia organizaĵo Vjasna (Вясна)
- 2021: Mahienur Al-Masri / Mahienour El-Massry (ماهينور المصري), egipta homrajta aktivulino