From Wikipedia, the free encyclopedia
Postmaldekstra anarkiismo estas nuntempa anarkiisma pensoskolo kiu defendas kritikon de la rilato de anarkiismo al la tradicia maldekstrismo. Kelkaj post-maldekstristoj serĉas eviti la limojn de ideologio, ĝenerale ankaŭ prezentante kritikon de organizaĵoj kaj moralo.[1] Influite de la verkado de Max Stirner[1] kaj de la marksisma Situaciisma Internacio,[1] postmaldekstra anarkiismo estas markita de fokuso al socia insurekcio kaj malakcepto de maldekstrisma socia organizado.[2]
Post-maldekstristoj asertas ke la maldekstro, eĉ la revolucia maldekstro, estas anakronisma kaj nekapabla krei ŝanĝon. Postmaldekstra anarkiismo proponas kritikojn de radikalaj strategioj kaj taktikoj kiujn ĝi konsideras eksaj: nome demonstrado, klas-orientita batalo, fokuso al tradicio, kaj malkapablo eviti la limojn de historio. La libro Anarchy in the Age of Dinosaurs, por ekzemplo, kritikas tradician maldekstrismajn ideojn kaj klasikan anarkismon dum oni alvokas rejunigitan anarkiismajn movadojn. Ankaŭ la eseo de CrimethInc nome "Your Politics Are Boring as Fuck" estas alia kritiko de "maldekstraj" movadoj, kaj legeblas en Esperanta traduko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.