Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
La politiko de Irako okazas en kadro de federala parlamenta reprezenta demokrata respubliko. Ĝi estas mult-partia sistemo, en kiu la administra povo estas ekzercita de la Ĉefministro de la Konsilio de Ministroj kiel estro de registaro, kaj de la Prezidento ĉefe kiel reprezenta figuro. La leĝdona potenco estas komisiita en la Konsilio de Reprezentantoj kaj la Federacia Konsilio.
La nuna Ĉefministro de Irako estas Mustafa Al-Kadhimi , kiu tenas plejparto de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj potencoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.
Antaŭ ol la falo de Saddam Hussein en 2003, la Baaza Partio oficiale regis. Irako estis okupita de fremdaj trupoj en la invado de Irako en 2003, kun militistaj fortoj venantaj unuavice de Usono kaj Britio.
La okupo kondukis al transira administracia leĝo, kiu estis anstataŭigita de la Konstitucio de Irako sekvanta aprobo en referendumo okazinta la 15an de oktobro, 2005. Konstanta 275-membra Konsilio de Reprezentantoj estis elektita en la irakaj leĝdonaj balotadoj de decembro 2005, iniciatantaj la formadon de la Registaro de Irako de 2006-2010. La lastaj balotadoj okazis en januaro 2010.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.