From Wikipedia, the free encyclopedia
La Plumbibiso (Theristicus caerulescens) estas specio de birdoj de la familio Treskiornitedoj[1][2]. Oni ne konas subspeciojn.
Plumbibiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plumbibiso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Theristicus caerulescens (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties komuna nomo kaj ankaŭ ties latina scienca nomo devenas el la latina vorto por plumbo, nome plumbum, alude al ties plumbeca griza koloro.
Ĝi troviĝas en herbejoj, savanoj, terkultivejoj kaj ĉefe marĉoj de centra Sudameriko, kun teritorio el sud-centra kaj sudorienta Brazilo, orienta kaj norda Bolivio, tuta Paragvajo, tuta Urugvajo kaj norda kaj nordorienta Argentino nome la tuta Plata Baseno. Ĝi estas ĝenerale tre komuna kaj estas facile vidata en Pantanalo inter aliaj areoj. Registro de Valdivia, Ĉilio, estas konsiderata dubinda, kaj atribuita al fuĝinto el kaptiveco aŭ eĉ plej probable al konfuzo kun alia specio.[3]
Ĝi estas distinga birdo, 71 al 76 cm longa, ĝenerale griza kun longaj plumoj en nuko kaj kolo, mallarĝa kaj tre markata blanka bendo en frunto el okulo al okulo kaj ruĝecaj kruroj; la irisoj estas tre flavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, do ne estas seksa duformismo.
Malkiel multaj aliaj ibisoj, la Plumbibiso estas ĉefe nesociema kaj tipe estas vidata ĉu sola aŭ en paroj.
La ino demetas 2 al 3 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 28 tagoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.