From Wikipedia, the free encyclopedia
Pithampur, laŭ (hindie पीथमपुर) estas industria urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto Dhar. Pithampur apartenas al urbaro de Indaur kaj ĝia kromnomo estas "Detrojto de Barato".
Pithampur | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 454775 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 37′ N, 75° 42′ O (mapo)22.61972222222275.693333333333 [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Pithampur havis populacion de 126 099 en 2011 kun legopovo 62%.
Pithampur situas en montaro 578 metrojn super la marnivelo. Indaur troviĝas 22, distrikta sidejo Dhar 38, Uĝĝen 64, Kargone 88, subŝtata ĉefurbo Bopalo 193, Mumbajo 502, tutlanda ĉefurbo Delhio 687, Kolkato 1303 kilometrojn (aere) .
Pithampur havas industrian areon, al kiu aldoniĝas loĝkvartaloj. En la industria areo ĉiuspecaj industriaj entreprenoj troviĝas, inter ili la plej fama estas filio de Tata (firmao).
En Pithampur la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo.
91% de la populacio estas hinduoj, krome iomete ankaŭ aliaj religioj.
En Pithampur la plej alta instruo okazas en instituto.
Aparta fervoja branĉa linio finiĝas ĉe la industria areo. Al la urbego 3 vojoj kuras. La plej proksima flughaveno funkcias en Indaur.
Pithampur situas sur limo inter humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa kaj tropika savana klimato (laŭ Köppen: Aw) kun influoj de musono kaj la montaro. Tri apartaj sezonoj estas: somero, musono kaj vintro. La plenjara pluvokanto varias inter 700-800 mm (ĉefe inter junio-septembro pluvas).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.