Tata estas grava kaj diversfaka firmaego en Barato. Naskita en 1860 far Jamshedji Tata, la societo (kiu diversiĝis en sektoroj tiel buntaj kiel transportoj, hoteloj, energio, nutrado) ankaŭ ĉiam sekvis rigoran kodon pri la respekto de sia dungitaro.
Tata | ||
---|---|---|
konglomerita firmao • transnacia firmao vd | ||
Dum | 1868 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Jamsetji Tata vd | |
Sidejo | Mumbajo | |
Lando | Barato | |
Dungitoj | 722 281 | |
Partoprenanta | Tata Motors • Tata Chemicals • Tata Steel • Tata Power • Tata Consultancy Services vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La plej konata inter la kompanioj de Tata estas la TELCO (Tata Engineering and Locomotives Ltd, Tata Inĝenieriko kaj Lokomotivoj), kiu produktas aŭtojn por la enlanda merkato. Ĝiaj produktaĵoj inkluzivas veturilojn de turismo, utilveturilojn kaj komercajn veturilojn de ĉiaj tipoj por transporti varojn aŭ pasaĝerojn. Tata ankaŭ planas ekprodukti ekologie nenocajn aŭtomobilojn, kiel air car ks.
Kelkaj gravaj Tata-familianoj:
- Jamshedji Nasarwanji Tata (1839-1904): fondinto de la firmao, komencis per meĥanikigo de la teksaĵindustrio en Bombajo, antaŭ ol eniri la hotelan komercon per administrado de la luksa Taj Mahal Hotel (Mumbajo), kiun li konstruigis post rifuzo al li eniri hotelon. Li kreis la firmaon TISCO por produkti ŝtalon kaj fondis la urbon Jamshedpur en Biharo.
- Sir Dorabji Tata (1859-1933): la plej aĝa filo de Jamshedji Nasarwanji Tata daŭrigis la laboron de sia patro.
- Jehangir Ratanji Dadabhai Tata (JRD Tata) (Parizo, 1904-1993): Li estas la unua hindo kiu ricevis aviadilstirpermesilon kaj sekve estas konata kiel patro de la hinda aviado. Sub lia administrado, kiu rifuzas la ŝmirmonsistemon, la firmao iĝis ĉefa firmaego de la hinda industrio, partoprenante en Air India, kiun li instigis (li estis kreinto de la unua komerca aviadila kompanio hinda, Tata Airlines, en 1932, kiu iĝis Air India en 1946) kaj kreante la sekvantajn firmaojn: TELCO en 1945, Tata Consultancy Services (unua eksportanto de hindaj programistaj servoj) en 1968 kaj Titan (fabrikanto de horloĝoj) en 1990.
- Ratan N. Tata reorganizis la 80 societojn en 7 agadsektorojn: inĝenierio, materialoj, energio, kemio, konsumvaroj, NTIC (teknologioj pri informado kaj komunikado) kaj servoj - kaj li aĉetis la firmaon Tetley, kiun li integris en Tata Tea, kiu tiel iĝis la ĉefa faka firmao en la mondo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.