From Wikipedia, the free encyclopedia
Piroska Péczely [piroŝka pEceli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péczely Piroska estis hungara pentristo, restaŭristo, muzeologo. Ŝia nobela antaŭnomo estis középgulácsi [kozEpgulAĉi].
Piroska Péczely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Péczely Piroska |
Naskiĝo | 17-an de junio 1899 en Kiskomárom |
Morto | 27-an de februaro 1978 (78-jaraĝa) en Keszthely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1915–1918) |
Familio | |
Frat(in)o | Attila Péczely (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo restorer (en) muzeologo |
Piroska Péczely naskiĝis la 17-an de junio 1899 en Kiskomárom (nuntempa parto de Zalakomár), ŝi mortis la 27-an de februaro 1978 en Keszthely.
Piroska Péczely studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto kaj Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj ŝi ne nur pentradis, sed ankaŭ muzikadis kaj poemadis. Ŝiaj ekspoziciitaj pentraĵoj ne portis sukcesojn. En 1932 ŝi havis ekspertan postenon en brokanta firmao en Budapeŝto. Inter 1952-1954 ŝi estis muzeologo de Hungara Muzeo pri Metia Arto, poste de Keszthely. Ŝi faris ankaŭ restaŭrajn laborojn en Keszthely. Ŝi pensiuliĝis en 1959.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.