From Wikipedia, the free encyclopedia
Philipp Friedrich Gmelin (1721-1768) estis germana kuracisto, kemiisto, botanikisto, profesoro pri kemio kaj botaniko, filo de Johann Georg Gmelin la Maljuna (1684-1728), frato de la apotekisto kaj kuracisto Johann Conrad Gmelin (1707-1759) kaj patro de kuracisto kaj naturalisto Johann Friedrich Gmelin (1748-1804), Christian Gottlieb von Gmelin (1749-1818) kaj Georg Heinrich Gmelin (1757-1824). Li studis la kemion de la antimono kaj verkis tekstojn pri la pankreataj duktoj[1], mineralakvo kaj plantoj.
Philipp Friedrich Gmelin (1721–1768) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kuracisto, kemiisto kaj botanikisto. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-a de aŭgusto 1721 en Tübingen, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 9-a de majo 1768 en Tübingen, Sankta Romia Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno Akademio de Sciencoj de Göttingen | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Georg Gmelin la Maljuna vd | ||||
Gefratoj | Johann Georg Gmelin kaj Johann Konrad Gmelin vd | ||||
Infanoj | Johann Friedrich Gmelin, Christian Gottlieb Gmelin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto botanikisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Tübingen vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Burchard Mauchart vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante 15-jara, li translokiĝis al la Universitato de Tubingeno por studi natursciencojn kaj medicinon. Post kompletigi la kurson, li vojaĝis al Nederlando kaj Anglio. En 1744, li reiris al Tubingeno kiel fizikisto en la urbo. En 1755, okaze de la morto de sia frato Johann Georg Gmelin, li estis nomumita profesoro pri botaniko kaj kemio, kaj konservis ĉi-postenon ĝis sia morto. En 1757, li elektiĝis kiel koresponda ano de la Akademio de Sciencoj en Gotingeno.
Escepte de eta verko pri botaniko (Otia botanica, 1760), kiun li uzis por siaj prelegoj pri botaniko, kaj unu Raporto pri la naturfontoj de Reutlinger (1761) li publikigis nur hazardajn akademiajn skribaĵojn, kiuj estis temoj por la kuraciva medicino, tamen ne atingis pli altaj niveloj. Philipp Friedrich Gmelin konkretigas la sorton de la tiam nomataj mirindaj infanoj, kies nekutima frukteco alportas grandajn atendojn pro la antaŭa signifo de la individuo, kiu tamen restas neplenumita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.