ĉeĥa esperantisto kaj komercisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Petr CHRDLE [ĥr-dle], (naskiĝis la 12-an de marto 1946 en České Budějovice), nomata Petro, estas ĉeĥa esperantisto, posedanto de la agentejo KAVA-PECH, inter 1987 kaj 2011 estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en posteno de prezidanto aŭ vicprezidanto (kaj ekde 2008 ĝia honora membro), rajtigita ekzamenanto de ILEI kaj verkinto de lernolibroj Esperantem za tři měsíce ("Per Esperanto dum tri monatoj"), "Esperanto od A do Z" kaj de Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Ekde 2016 honora membro de UEA.
Petr Chrdle | |
---|---|
Petr Chrdle surpinte de Fuĵi-Monto en 2007 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en České Budějovice |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa • angla • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Edz(in)o | Stanislava Chrdlová |
Okupo | |
Okupo | esperantisto vojaĝisto verkisto executive (en) eldonisto entreprenisto aerokosma inĝeniero |
Petr Chrdle naskiĝis en Ĉeĥoslovakio, finstudis militistan teknikan akademion en Brno, kie li diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektrotekniko, sekve doktoriĝis ĉe Instituto pri Elektroniko kaj radiotekniko de Ĉeĥoslovaka akademio de la sciencoj en Prago kaj poste fariĝis docento ĉe AIS en San Marino (kies senata sekretario li estis de 1990 ĝis 1994). De 1987 ĝis 2010 li estis komitatano de UEA kaj en la elektoperiodo 1998 – 2001 ĝia estrarano respondeca pri faka kaj scienca agadoj.
Lia agado estas ligita precipe al la kongresa kaj kleriga agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH, kiun li fondis en 1992 kaj kadre de kiu li efektivigas ankaŭ Esperanto-agadon (kontaktlingvoj de la agentejo estas la ĉeĥa, Esperanto, la germana kaj la angla). Sub propra ISBN ĝis 2017 li eldonis pli ol 190 librotitolojn (80 en Esperanto, la ceteron en la ĉeĥa, angla, germana, franca kaj aliaj lingvoj) kaj minimume la saman nombron pormende, ne nur por klientoj enlandaj (komunumoj, civitanaj grupiĝoj, unuopuloj), sed ankaŭ eksterlandaj (Svedio, Nederlando,Germanio, Francio, Hispanio, Koreio). En 2016, ĝuste dank al Esperanto-libroj, li eniris la "Ĉeĥan Libron de Rekordoj" kiel la ĉeĥa eldonejo eksportanta siajn librojn al plej multo da landoj. Li apartenas al la plej gravaj nuntempaj Esperanto-libroeldonistoj.
Lia edzino estis ĉeĥa esperantistino Stanislava Chrdlová (1954 - 2000).
Petro Chrdle, en sia artikolo SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio, rakontas pri la diversaj eventoj pri fakterminaraj taskoj ekde 1978 sub la nomoj AEST, SAEST kaj KAEST, ekde tiu de 1978 en urbo Žilina (Slovakio) kun alterna periodeco inter Ĉeĥio kaj Slovakio. En 1980 (Ústí nad Labem, (Slovakio)) krom la ĝenerala terminara temo oni proponis specifan ĉeftemon, tiam vivomedio; poste sekvis komputiloj (jam en ties fruepoko, 1981, Žilina kun 150 partoprenantoj kaj 48 prelegoj), energio kaj specife atomcentraloj kaj valbaraĵo Gabčíkovo/Nagymáros (1982, České Budějovice, Ĉeĥio), nutraĵproduktado (1984, Brno), teknologio (1988, Poprad) kaj fervojo (1989, Strážnice). Dum la 1990-aj jaroj la politika situacio en ambaŭ landoj malhelpis la trankvilan organizadon kaj nur ekde 1998 oni organizis denove jam sub la nomo KAEST ĉiam en Ĉeĥio kaj lanĉita de la agentejo KAVA-PECH fare de Petro Chrdle. La du unuaj eventoj okazis en Prago, nome en 1998 kun ĉeftemo pri komunikado kaj en 2000 kun ĉeftemo pri ekonomio. Ekde tiam la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2004 la ĉeftemo estis Esperanto mem. En 2006 partoprenis membroj de la tiam ekiĝanta, poste grava laborgrupo en Esperantujo, E@I, kaj inter aliaj aferoj Marek Blahuš prelegis pri Unikodo. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořákova kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.