From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter MUSAEUS (naskiĝinta la 7-an de februaro 1620 en Langewiesen, mortinta la 20-an de decembro 1674 en Kilo) estis germana protestantisma teologo, logikisto kaj metafizikisto.
Peter Musaeus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1620 en Langewiesen |
Morto | 20-an de decembro 1674 (54-jaraĝa) en Kiel |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Familio | |
Frat(in)o | Johannes Musaeus |
Infano | Simon Heinrich Musäus (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto |
Estante filo de lernejestro kaj pastro li ĝuis la unuan instruadon hejme fare de la patro. Post transloĝiĝo al Dannheim li frekventis la faman grafan gimnazion de Arnstadt. Pro klereco li eĉ rajtis pli rapide transpasi kelkajn klasoŝtupojn kaj rekte prepari sin al la universitato per sciencaj disputadoj. En 1638 Musaeŭs ekstudentis ĉe la universitato de Jena, kie li magistriĝis en 1640 pri filozofio. Unu lia instruisto estis la elstara filozofo Daniel Stahl. Musaeus ja restis enmatrikuligita en Jena paralele studante ĉe la universitatoj de Lepsiko, Wittenberg kaj Helmstedt. Eĉ studi medicinon li mallonge pripensis kaj provis okupiĝi pri jursciencoj. Sed finfine li decidis dediĉi sin al la teologio kaj estis akceptita en la domo de Georg Calixt, kiu ege influis lin doktrine. Reveninte al Jena li pretis iri Kenigsbergon ricevante fare de landgrafino Amalia Elisabeth (Hesio-Kaselo) vokiĝon je orda profesoreco pri logiko kaj metafiziko ĉe la universitato de Rinteln. Akceptis li tion en julio 1648.
Je Rinteln li doktoriĝis pri teoogio transprenonte teologidocentadon. En 1661 li partoprenis religidisputajn en Kaselo kaj fariĝis en 1663 katedrestro pri teologio en Rinteln. Post kiam li samjare iris al Helmstedt, la duko de Schleswig-Holstein venigis lin en 1665 al la ĵus fondita universitato de Kilo. Baldaŭ poste li fariĝis vica kanceliero kaj dum naŭ jaroj li prizorgis la princajn stipendiojn. En 1670 li defendis sin kontraŭ la riproĉo propagandi sinkretismajn konvinkojn neortodoksajn.
Lia frato estis Johannes Musaeus. En junio 1655 li edzinigis Anna Maria Sannemann, kun kiu li havis tri filojn, inter kiuj Simon Heinrich Musäus, posta profesoro pri natursciencoj kaj etnologio en Kilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.